Franz Lackner
| Franz Lackner | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
| Regado | 2013- | ||||
| Antaŭulo | Alois Kothgasser | ||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 14-an de julio 1956 (69-jaraĝa) en Feldbach | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Etno | aŭstroj vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Aŭstrio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (2002–) katolika sacerdoto (1991–) ordenpastro ĉefepiskopo teologo universitata instruisto filozofo | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Franz LACKNER OFM (naskiĝinta Anton Lackner en la 14-a de julio 1956 en Feldbach) estas aŭstra teologo kaj salcburga ĉefepiskopo ekde 2013. Ekde 2015 li estas vicestro de la Aŭstra episkoparkonferenco. Li portas la honorajn titolojn Primas Germaniae kaj Legatus natus.
Vivo
Lackner pasigis la junajn jarojn en St. Anna am Aigen (Distrikto Feldbach) kaj ricevis trejnadon kiel elektristo . Du fojojn li estis po duonan jaron soldato de la Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj sur Kipro en 1978 kaj en 1979. De 1979-84 li frekventis la porplenkreskulan gimnazion en Horn (Distrikto Horn).
En la 16.9.1984 Lackner komencis la novicadon ĉe la franciskanoj en Salcburgo. Votojn monakajn li faris en la 16.9.1985 (nedaŭran) kaj en la 2.9.1989 (porĉiaman). En la 21.6.1991 li ordinitis pastro. Lackner kontinuigis la studojn ĉe la ordena altlernejo Antonianum en Romo kaj doktoriĝis per la disertacio Einheit und Vielheit bei Duns Scotus. Poste li deĵoris kiel profesoro pri metafiziko samloke.
En la 7.4.1999 Lackner nomumitis estro por la viena franciskana provinco. Krome li laboris ĉe la altlernejo filozofia-teologia en Heiligenkreuz. En la 23.10.2002 Lackner iĝis helpepiskopo en la diocezo Graz-Seckau kaj titulara episkopo de Balecium. Kiel devizon li prenis verseton el la evangelio laŭ Johano (3.30): Illum oportet crescere / Necesas ke Li pligrandigatu. En la 8.9.2003 Lackner iĝis episkopara vikario por la temoj diakoneco kaj klerikaj karieroj. De novembro 2003 ĝis junio 2009 li krome responsis pri porinfana kaj porjunulara animzorgadoj kaj - ĝis marto 2015 - pri sporto. Lackner mem estas entuziasma maratonisto.
Ĉefepiskopeco
La salcburgaj katedralkapitulanoj elektis Lackner kiel posteulon de Alois Kothgasser, kion konfirmis la aŭstra registaro en la 13.11.2013. Oficiala nomumo papa estis en la 18.11.2013 kaj solena ofictranspreno faritis en la Katedralo de Salcburgo en la 12.1.2014. La paliumon li ricevis en la 29.6.2014, kio estas speciala honoro por metropolitoj.
En februaro li kritiketis - sen rekte rilati al la helpepiskopo Andreas Laun - ambiguajn eltiraĵojn el prelego de tiu ĉi el kiu kelkaj aŭskultantoj volis konkludi komparon de krimoj naziaj kun samseksemo. Tian intencon Laun poste publike neis.[1]
Honoroj
Lackner estas honora membro ĉe du aŭstraj katolikaj studentaj korporacioj.
Notoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
- Lackner ene de la katolika hierarkio
- Informoj pri Franz Lackner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Oficiala cirkulero pri la nomumo de Lackner Arkivigite je 2014-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

