Formacio
La vorto Formacio devenas de la latina formatio kaj havas la signifon de "kreo aŭ aranĝo de formo el unuopaj eroj".
En iuj kuntekstoj la vorto laŭ PIV havas specialajn signifojn:
- En geologio formacio estas la ŝtonaj tavoloj formiĝintaj dum unu geologia epoko,
- en armea lingvaĵo temas pri diversa aranĝo, laŭ kiu ordiĝas la eroj de korpuso aŭ armeo
- kaj en medicino respektive biologio temas pri speciala aranĝo de la histoj.
Krom tiuj precizigoj en PIV ankoraŭ ekzistas pliaj specialaj signifoj:
- En aviado flugformacio estas speciala aranĝo de militaj aviadiloj dum aer-armea manovro, sed ankaŭ dum arta flugado de pluraj aviadiloj dum iuj armeaj festoj,
- en dancado temas pri grupo de dancistaj unuopuloj aŭ paroj, kiuj kunordigite dance moviĝas,
- en muziko - aparte moderna muziko ekde la 20-a jarcento, ekzemple en ĵazo - grupo da muzikistoj ekde 2 membroj estas formacio (vidu ankaŭ la vorton ensemblo)
- kaj en la katolika eklezio oni komprenas, ke formacio estas la teologia eduko de estontaj monaĥoj kaj monaĥinoj.
- En ekologio, biogeografio kaj arbarscienco la termino estas
- kutima mallongigo de "planta formacio"
- unuo de vegetaĵaro el Usono ( sistemo Clements ) difinita surbaze de unu aŭ du taksonoj karakterizaj kaj konforme la klimata plantformacio en certa teritorio;
- "planta formacio" estas : unuo de vegetaĵaro karakterizita de sia ĝenerala fizionomio kaj de sia strukturo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.