Floretoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Floretoj : porinfanaj rakontoj
Aŭtoro T. van den Blink
Eldonjaro 1931
Urbo Groningo
Eldoninto J.B. Wolters
Paĝoj 64
vdr

Floretoj : porinfanaj rakontoj, trad. de la Vendreda Klubo en Winschoten. 1931, 64 p.

Recenzoj

Citaĵo
 Ok fabeloj, arte ilustritaj, diklitera, klara preso, modela aranĝo. 
— Max Butin, 1931, Heroldo de Esperanto, n-ro 14
Citaĵo
 Niaj malgrandaj geesperantistoj ekĝoju! En la porinfana Esperanto-literaturo aperis nova bela libreto: ĉarmaj fabeloj zorge tradukitaj, en bonega Esperanto. Arte belaj bildoj ilustras ravige 8 elektitajn fabelrakontojn el la nederlanda literaturo. Ni devas danki al la nederlandaj samideanoj pro tiu ama laboro, dediĉita al la porinfana E.-literaturo, kiu vere estas ankoraŭ malriĉa. Sed ne nur por la infanoj, same por plenkreskaj E.-lernantoj estas la 64-paga libreto tre rekomendinda legajo. 
— C. S. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.75 (apr. 1931)
Citaĵo
 Tre bonvena kaj rekomendinda. La temoj de la rakontoj, la klara grandlitera presado, kaj la helkoloraj ilustraĵoj, tiel admirinde taŭgas por junaj infanoj, ke oni bedaŭras, ke la traduka stilo ne tute konformiĝas al tiu idealo. Precipe, la multaj kunmetitaj radikoj, ekz. sorĉŝanĝis, serĉflaris, kurrapidis, malsimpligas la tekston kaj konfuzos la infanan menson.

Plendindaj estas la ripetita uzo de ne jam anstataŭ ankoraŭ me, kaj la manko de regula ritmo en kelkaj versaĵoj.

Flanka afero— ĉu cigno estas besto ? Presado preskaŭ senerara. La lerte desegnitaj bildoj ravos gebubojn ĉiuaĝajn. 
— Logo. La Brita Esperantisto - Numero 316, Aŭgusto (1931)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.