Flora Murray
| Flora Murray | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de majo 1869 en Dumfries |
| Morto | 28-an de julio 1923 (54-jaraĝa) en Hampstead |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
| Alma mater | Universitato de Durham London School of Medicine for Women (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | kuracisto sufrageto |
D-ro Flora Murray, M.D. (1869 - 1923) estis medicina pioniro kaj membro de la brita virinbalotrajtista organizaĵo Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU).
Murray ĉeestis la Londonan Medicinan Instruejon por Virinoj kaj poste trejnis en Durham. Ŝi laboris en Skotlando antaŭ translokiĝi al Londono en 1905. Ŝi estis kuracist-oficiro ĉe Belgrave Hospital for Children (Belgrave malsanulejo por infanoj) kaj anestezisto ĉe Chelsea Hospital for Women (Chelsea malsanulejo por virinoj).
Murray aliĝis la union WSPU en 1908, kaj servis kiel kuracisto por la militemaj sufragetoj. Ŝi parolis en kunvenoj kaj marŝis ĉe procesioj. Ankaŭ ŝi estis sukuristo ĉe manifestacioj, kaj kuracis Emmeline Pankhurst kaj aliajn malsatostrikintojn post ilia liberigo de malliberejo. Ŝi kampanjis kun aliaj kuracistoj kontraŭ ŝtopnutrado.[1]
En 1912, ŝi fondis la Women's Hospital for Children (Virina malsanulejo por infanoj) en Londono kun ŝia amiko kaj kolego D-ro Louisa Garrett Anderson. Ĝi kaj provizis sanigon por lokaj laboristaraj infanoj kaj ebligis al virinaj kuracistinoj okazon gajni kilinikan sperton pri infansanigo. Malsanuleja devizo estis: "Deeds, not words" (Agoj, ne vortoj). [1]
Dum la Unua Mondmilito, Murray deĵoris en Francio kun la WHC. Kune kun Louisa Garrett Anderson, ŝi establis milit-malsanulejojn por la franca militaro en Parizo kaj Wimereŭ. Finfine, ili ankaŭ sukcesis establi la WHC ĉe la milit-malsanulejo en Endell Street, Holborn, Londono. La tuta dungitaro de la WHC estis virinoj, inkluzive Louisa Garret Anderson kiel ĉefa ĥirurgiisto.
Murray neniam edziniĝis. Ŝi mortis en 1923 kaj estas entombigita en Buckinghamshire. Tie ankaŭ estis entombigita Louisa Garrett Anderson, post ŝia morto en 1940. Ne estas certa, ke ili estis amorantinoj, sed ili estis entombigitaj kune kaj ilia tomboŝtono estis enskribita "Ni estis glore feliĉa" (We have been gloriously happy")[2].
Notoj
Ĉi tiu artikolo estis bazita sur ĝia angla versio.
- ↑ 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-30. Alirita 2010-09-03 .
- ↑ http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=6531849 Louisa Garrett Anderson (1873 - 1943) - Find A Grave Memorial
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

