Fischbachtal

Fischbachtal
Blazono
Fischbachtal (Germanio)
Fischbachtal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj ne
Telefona antaŭkodo 06166
Poŝtkodo 64405
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432007
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Wilfried Speckhardt
Adreso de la administrejo Darmstädter Straße 8
Demografio
Loĝantaro 2707 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo)49.7705555555568.8141666666667Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 180 m
Areo 13,27 km²
Oficiala retejo https://www.fischbachtal.de/
vdr

Fischbachtal - prononco [FIŜbaĥta:l] - estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 2707 loĝantojn.

Historio

kastelo Lichtenberg

Dum 1971 la komunumo Fischbachtal kreiĝis per libera unuiĝo de la antaŭe sendependaj komunumoj:

  • Steinau (prononcu Ŝtajnaŭ),
  • Billings kun Meßbach (prononcu Mesbaĥ) kaj Nonrod,
  • Lichtenberg (prononcu pli-malpli Liĥtnberg) kun Obernhausen (prononcu Obern-Haŭzn),
  • Niedernhausen (prononcu Nidern-Haŭzn).

Tiuj komunumoj jam antaŭ longe estis proksime interligitaj geografie, ekonomie kaj kulture. La komunumoparto Billings havas partnerecon kun la multe pli granda urbo Billings en Usono, kiu estas la ĉefurbo de la subŝtato Montano.

Vizitindaĵoj

La grafoj de Katzenelnbogen ĉirkaŭ la jaro 1200 konstruis kastelon, kaj dum 1228 menciiĝas nobelo Diether de Katzenelnbogen, kiu nomatas "grafo de Lichtenberg" . Sur la fundamentoj de tiu kastelo la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 konstruigis la kastelon Lichtenberg, kiu de tiam estas simbolo kaj kultura centro de la valo. La renesanca konstruaĵo nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.

la natura naĝejo, frumatene

Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.