Finitivo
Finitivo estas verba formo aperanta i.a. en la verbaj predikativoj. Finitivo kontrastas al la nefinitivaj verboformoj, ekz‑e infinitivo kaj participo, kiuj ne regas nominativan subjekton.
En ĉi-sekvaj ekzemploj finitivoj aperas grasete, kaj la nefinitivoj, kursive:
- Mi vidas leonon.
- Ĉu vi diros al mi la veron?
- Iru for!
- Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.
- Ŝi volas danci.
- Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.
- Li venis al mi tute ne atendite.
La termino aperas en PIV kaj devenas de la latina verbum finitum, «verbo limigita» — ĉar en multaj lingvoj (la greka, Latino, la lingvoj slavaj…) tiuj verboformoj gramatike akordas persone kaj nombre kun la subjekto (do, estas tiele «limigitaj» per la subjekto). Tial en multaj lingvoj oni nomas finitivon persona verboformo (ruse ‹личная форма глагола›, nederlande ‹persoonsvorm› ktp); ekz‑e Latine
| Pers. | Ununombre | Plurnombre |
|---|---|---|
| 1 | laudo | laudamus |
| 2 | laudas | laudatis |
| 3 | laudat | laudant |
Nu, en Esperanto al tiuj 6 formoj respondas unu sama laŭdas, esprimanta nek personon, nek nombron. Tamen ankaŭ en Esperanto finitivo riĉas je la kategorioj; ĝi esprimas
Krome, la kompleksaj finitivoj esprimas ankaŭ la nombron kaj aspekton:
- Tiam vi estis dirinta al mi la veron (ununombra, perfektiva).
- Tiam vi estis dirintaj al mi la veron (plurnombra, perfektiva).
- Tiam vi estis diranta al mi la veron (ununombra, malperfektiva)
- Tiam vi estis dirantaj al mi la veron (plurnombra, malperfektiva).
Escepte-idiomaĵe eblas apero de infinitivo en la rolo de predikato, ekz-e en la Hamleta demando:
Pli regula traduko esperanta estus: «Ĉu oni estu aŭ ne?»[noto 1]. Malgraŭ tio la infinitivo ne estas finitivo.
Notoj
- ↑ Tiel estas en bulgara traduko (la bulgara lingvo malhavas infinitivon): «Да бъдеш или не?».
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.