Feignies
| Feignies | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Komunumo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
| Kantono | Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 59225 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59750 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Jean Jarosz | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 6 703 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 357 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo)50.3022222222223.9180555555556Koordinatoj: 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 130 m - 161 m | ||||
| Areo | 18,8 km² (1 880 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Feignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 703 loĝantoj sur areo de 18,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 357 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.
Geografio
Feignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La urbeto Feignies apartenas al la proksima kunurbaro de Maubeuge. Ĝi etendiĝas sur 18,8 km². Ĝi situas ĉe la nacia vojo RN49, inter Valenciennes kaj Jeumont. El la komunumo fontas la rivereto Flamenne.
Vidindaĵoj
La fortikaĵo Leveau estis konstruita enkadre de konstruprogramo de 1874, kiu planis la starigon de ses similaj fortikaĵoj ĉirkaŭ Maubeuge por protekti la urbon kontraŭ bombardadoj. La fortikaĵo troviĝas 3250 metrojn nordokcidente de la centra placo de Feignies, kaj entute etendiĝas sur 8 hektaroj. Asocio cele al la konservado kaj renovigo de la fortikaĵo estis kreita en 1993.
Administrado
Feignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Oficiala retejo de Feignies Arkivigite je 2021-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
- france Pri la fortikaĵo Leveau Arkivigite je 2008-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




