Fazankolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Otidiphaps nobilis (Gould, 1870) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Fazankolombo (Otidiphaps nobilis ) estas tre specifa birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema aŭstralazia kolombo kiu loĝas en la unuarangaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo kaj proksimaj insuloj. La teritorio estas prefereble ĉe montetoj kaj malaltaj montoj, sed ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe malalta tero.
La Fazankolombo estas nekutima kolombo de necertaj similaĵoj ĉe la familio de Kolombedoj, kaj ĝi estas unutipa ene de la genro Otidiphaps (Gould, 1870), kaj ankaŭ ene de la subfamilio Otidiphabinae. La scienca nomo aludas al similaĵoj kun la familio de Otidoj, dum la ordinara nomo respegulas ĝian adaptadon al vivo en arbara grundo je la maniero de fazanoj de Sudorienta Azio, al kiuj ĝi similas laŭ ekstera morfologio, ĉefe pro la flanke kunpremita vosto kaj rondoformaj flugiloj. Ĉar ne estas kokoformaj birdoj en Nov-Gvineo, la Fazankolombo plenigis la ekologian niĉon de perdriko aŭ eta fazano, dum la plej granda Goura kronkolomboj havas vivmanieron pli similan al pli grandaj fazanoj, tetraoj aŭ meleagroj. Temas pri tre sekretema specio, kiu manĝas semojn kaj falitajn fruktojn. La nesto surgrunda estas inter arboj kaj arbustoj, kie la ino demetas unu ovon kiu estos kovata dum ĉirkaŭ kvar semajnojn.
Estas kvar subspecioj kiu diferenciĝas ĉefe pro ekzisto aŭ malekzisto de eta kresto, kaj pro la koloro de la nuko. La du plej konataj estas la okcidenta nomiga (O. n. nobilis) kun verdeca nuko kaj O. n. aruensis el insuloj Aru kun blanka nuko. La du aliaj subspecioj, O. n. cervicalis el la orienta parto de la teritorio kaj O. n. insularis el insulo Fergusson, havas grizan kaj nigran nukojn (samkolora kun la cetera nigra kolo) respektive.
Ĝi ne estas konsiderata minacata, kvankam ĝi estis formortinta en loka nivelo en kelkaj arej. Ĉar ĝi rilatas al unuarangaj arbaroj kaj ĝi estas unika ene de la familio de kolomboj, ĝi estas konsiderata specio kiu bezonas pristudadon kaj zorgadon.
Bildaro
-
La Fazankolombo (Otidiphaps n. nobilis) ĉe Bronksa Bestoĝardeno
Referencoj
- BirdLife International (2004). Otidiphaps nobilis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- del Hoyo, Elliott kaj Sargatal (eldonistoj); Handbook of the Birds of the World, Vol 4. ISBN 84-87334-22-9
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


