Esselte
| Esselte | ||
|---|---|---|
| entrepreno | ||
| Dum | 1913 - nekonata/nuntempe | |
| Ĉefestro(j) | Carl Mannerfelt vd | |
| Sidejo | Stokholmo, Svedio (1913-2002), laŭ stato de 2025: Lake Zurich, antaŭurbo de Ĉikago, Ilinojso | |
| Lando | Svedio | |
| Estr(ar)o | Carl Mannerfelt | |
| Agokampo | oficejaj provizoj | |
| filiaj kompanioj | Ampad vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |

Esselte estas markonomo kaj nomo de gvidanta produkta firmao en branĉo de la buroartikloj. La entrepreno fondiĝis en 1913 en Stokholmo, Svedio, kaj estis sveda kompanio ĝis 2002, kiam usona konzerno aĉetis ĝin kaj la ĉefsidejo moviĝis al la usona Stamford, Konektikuto - tiam la jara enspezo estis ĉ. 1,2 miliardoj da USD. En 2017 la usona konzerno ACCO transprenis la posedon kaj laŭ stato de 2025 la centra oficejo estas en Lake Zurich, Ilinojso, en nordokcidenta antaŭurbo de Ĉikago. Ĝi havas filialojn en 33 landoj kaj laboras ĉe ĝi ĉ. 5000 dungitoj. Esselte ofertas pli ol 30.000 diversajn buronecesajn artiklojn en pli ol 120 landoj. La ĉefaj markonomoj estas Esselte, Leitz, Oxford, Pendaflex kaj Xyron.
Historio
La antaŭulo de la entrepreno fondiĝis en 1913 el 13 memstaraj svedaj entreprenoj el la grafika branĉo kaj formis la firmaon SLT (Sveriges Litografiska Tryckerier). La posedantoj kaj la strukturo ŝanĝiĝis dum la jardekoj, la entrepreno estis alinomita en 1970 al Esselte (eSeLTe) kaj komencas specialiĝi je buroproduktoj. Por tio, Esselte aĉetis Benson's International Systems Ltd, plej grandan ringlibran produktinton de la mondo. Pluaj aĉetoj trafis en 1976 Oxford Pendaflex Corp. (produktinto de pend-registra sistemo), en 1978 DYMO Industries Inc. (produktinto de presaparatoj kaj prezetiketaj sistemoj) kaj en 1998 Leitz, plej grandan germanan entreprenon en tiu branĉo.
Esselte vendis en 2005 la etiketan parton DYMO al Newell Rubbermaid kaj enspezis pro tio ĉ. 730 milionojn da usonaj dolaroj.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

