Ernst Ising
| Ernst Ising | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Ernst Ising | ||
| Naskiĝo | 10-an de majo 1900 en Kolonjo | |
| Morto | 11-an de majo 1998 (98-jaraĝa) en Peoria | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Loĝloko | Germanio vd | |
| Ŝtataneco | Germanio Usono | |
| Alma mater | Universitato de Göttingen Hamburga universitato Minot State University (en) | |
| Familio | ||
| Edz(in)o | Jane Ising (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | fizikisto matematikisto universitata instruisto | |
| Laborkampo | fiziko | |
| Doktoreca konsilisto | Wilhelm Lenz vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ernst ISING (naskiĝis la 11-an de majo 1900 en Kolonjo, mortis la 11-an de majo 1998 en Peoria, en Usono) estis germana fizikisto Li estas ĉefe konata pro sia modelo pri feromagnetismo, al kiu oni donis lian nomo: Modelo de Ising.
Biografio
Li studis fizikon en la universitatoj de Göttingen kaj Hamburgo. En 1922 li faris esplorojn pri la feromagnetismo sub la gvidado de Wilhelm Lenz. Li ricevis doktorecon pri fiziko en la Hamburga Universitato. Lia tezo temis pri problemo, sugestita al li far de Wilhelm Lenz: tiu de linia vico da interagantaj magnetaj momantoj, kiuj povas havi po du valorojn : "supren" kaj "malsupren". La modelo kiun li trovis montriĝis fruktodona por klarigi la fazajn transirojn inter la feromagneta kaj paramagneta statoj.
Ernst Ising fariĝis instruisto en Salem, Strausberg kaj Crossen (Nun, Krosno Odrzańskie). Sed, en 1933 venis Naziismo kaj, por sia juda deveno, Ernst Ising estis maldungita. Li trovis postenon en juda lernejo en Caputh, apud Pocdamo. En 1938 la nazioj detruis la lernejon, Ernst Ising kun sia edzino Johanna Ehmer fuĝas al Luksemburgo. Post la invado de Luksemburgo far de Germanio, en 1940 Ernst Ising estis sendita al trudata laboro, por malkonstrui la fervojojn de la Maginot-linio.
Li kaj lia edzino sukcesis iri en Usonon en 1947. Tie, tre surprizis lin vidi, ke lia modelo estis jam tre bone konata. En 1948 li estas nomumita profesoro en la Universitato Bradley de Peoria, kie li laboris pluraj jaroj ĝis sia emeritiĝo en 1976.
Eksteraj ligiloj
- germane Ernst Ising, El Bibliotheca Augustana
- angle El la paĝaro de Universitato Bradley Arkivigite je 2009-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

