Epilogo
Epilogo laŭ PIV estas la aldonaĵo - ĉu parolo, poemo aŭ sceno – metita post la fino de poemo, romano, teatraĵo, filmo kaj simile, por resumi la intencojn aŭ prezenti la postpensojn de la aŭtoro.
En la esperantlingva literaturo aparte konatiĝis la "Fragmentoj de epilogo" post la romano Sinjoro Tadeo, la pola nacia eposo de Adam Mickiewicz, en traduko de Antoni Grabowski (1918), kaj "La Nefinita epilogo" de la verko Floroj de l'Malbono de Charles Baudelaire.
Dramoj kaj ankaŭ aliaj specoj de teatraj prezentaĵoj kiel ekzemple operoj ekde la antikva epoko tradicie dividatas en aktojn, dividatajn per falo de la teatra kurteno kaj de paŭzoj. Ekzistas teatraĵoj de unu, du, ofte tri, ege malofte kvar kaj tradicie plej ofte kvin aktoj. Pli ol kvin aktoj tamen maloftas. Se la materialo por drama prezento tiom ampleksas, ke teatra verkisto pensas ne sukcesi trakti ĝin ene de kvin aktoj, ankoraŭ ekzistas la ebleco antaŭ la unua akto aldoni antaŭludaĵon aŭ prologon, kaj post la lasta akto postludaĵon aŭ epilogon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.