Epigastro
| Epigastro | ||
|---|---|---|
| anatomia regiono klaso de anatomia unuo | ||
| subdivision of abdomen • individua anatomia ento | ||

La epigastro respektive epigastra regiono (latine epigastrium respektive regio epigastrica) de la homo estas la ventra regiono inter la ripoj kaj la umbiliko - do la supra parto de la ventro.
En la epigastra regiono situas pli-malpli centre la ventro, duodeno, pankreato, dekstre la hepato kaj gala veziko, kaj maldekstre sub la subaj ripoj profunde la lieno. Krome ankaŭ iuj partoj de la maldika kaj dika intestoj situas en la regiono. Ĉe sveltaj personoj supre de la umbiliko eblas palpi la aorton iom maldekstre de la korpomeza linio.
Tiu abundo de anatomiaj strukturoj (al la organoj kompreneble aldoniĝas multaj nervoj, arterioj, vejnoj kaj limfangioj) kaj la fakto, ke doloroj ankaŭ povas esti projekciataj en la epigastran regionon, kiam malsanas aliaj organoj en la relativa proksimeco, komprenigas ke necesas tre abundaj medicinaj ekzamenoj se estas doloroj en tiu korpa regiono.
Menciindas, ke doloroj ankaŭ en la kazo de koratako aŭ brustangoro, de malsanoj de la apendico kaj de la ovarioj, pli malofte de la ingvenoj kaj de la uretroj povas projekciiĝi al la epigastra regiono.
Kaj ankaŭ ĉe iuj psikaj malsanoj (aparte ĉe la "somatoformaj perturboj") sentiĝas ofte doloroj, sentoj de tropleneco aŭ de piketoj en tiu korpa regiono.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

