Embry
| Embry | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
Urbodomo de Embry
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Montreuil | ||
| Kantono | Fruges | ||
| Komunumaro | Haut Pays du Montreuillois | ||
| INSEE kodo | 62293 [+] | ||
| Poŝtkodo | 62990 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 241 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 30′ N, 1° 58′ O (mapo)50.4927777777781.9672222222222Koordinatoj: 50° 30′ N, 1° 58′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 55 m [+] | ||
| Areo | 11,69 km² (1 169 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Embry estas franca komunumo en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi havis 241 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2023.
Geografio
Embry etendiĝas sur areo de 11,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². La vilaĝo situas laŭlonge de la rivero Embrienne, malgranda alfluanto de la rivero Créquoise. La kultivado de junkoj ĉe la riverbordoj iam permesis kovri la lokajn domojn per tegoloj. Oni tie trovis indiĝenajn florojn de la regiono, kiel kelkaj sovaĝaj orkideoj aŭ lilioj de Artois, kiuj nur videblis en tiu ĉi kantono.
La teritorio havas komunan limon kun Rimboval, Boubers-lès-Hesmond, Humbert, Lebiez, Royon, Saint-Denœux, Saint-Michel-sous-Bois, Créquy kaj Hesmond.
Embry situas en kampara areo : ĝi apartenas al la kategorio de « maldensaj aŭ tre maldensaj » komunumoj laŭ la difino de la denseca komunuma tabelo de la nacia instituto de statistiko kaj ekonomiaj studoj (Insee). Ĝi havas minimuman altecon de 55 metroj kaj maksimuman altecon de 177 metroj : malaltaj reliefoj kaj ebenaĵoj plejparte karakterizas la departementon Pas-de-Calais.
|
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj |
Historio
En Embry fortikaĵo staris dum longa tempo ĉe la sukokcidenta eliro de la vilaĝo. La posedantoj estis membroj de la familio Renty, inkluzive de Oudart la 1-a, kavaliro de Renty. Baudouin de Renty, patro de Oudart, loĝis en tiu ĉi kastelo. Ĝi estis konsiderita kiel malvarma, severa, malseka kaj malluma je la epoko de la Centjara milito. Lia filo Oudart fariĝis la unua kastelestro. Li tie vivis kun sia edzino Catherine d'Azincourt kaj iliaj posteuloj.
Foulques de Renty, sinjoro de Embry, batalis kaj mortis en la batalo de Azincourt en 1415.
Administrado
Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montreuil kaj al la kantono Fruges. Ĝi cetere estas membro de la komunumaro Haut Pays du Montreuillois.
La municipa konsilio de Embry konsistas el 11 membroj. Ĝi administras lokajn aferojn kaj elektas la urbestron de la komunumo post ĉiu municipa baloto.
| Listo de urbestroj de Embry | ||||
|---|---|---|---|---|
| Eko de mandato | Fino de mandato | Nomo | Partio | Profesio |
| Malkompleta | ||||
| 1987 Mortis dummandate |
Léon Baillet | Senpartia | ||
| 1987[1] | 2014[2] | Francis Verhamme | DVD | Poŝtisto |
| 2014 | 2020 | Philippe Deram | Senpartia | Agrikulturisto[3],[4] |
| 3 julio 2020 | Bruno Boulogne | Senpartia | Publika oficisto[5],[6] | |
Demografio
|
Eblas koni la historian evoluon de la loka loĝantaro de Embry pro oftaj oficialaj censoj plenumitaj ekde la jaro 1793. Koncerne malgrandajn francajn komunumojn kun malpli ol 10 000 loĝantoj, censaj enketoj pri la tuta loĝantaro daŭre okazas je ĉiu kvinjara periodo. La loĝantaron de la intercensaj jaroj oni sekve kalkulas per interpolo aŭ eksterpolo. Tiu nova popolnombrada sistemo estis uzita en Embry por la unua fojo en la jaro 2008. En 2023, la komunumo havis 241 loĝantojn. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Monumentoj
El la antikva kastelo, detruita la 3-an de majo 1595, restas nur tumulo en la proksima arbaro. Spuroj de ŝtonoj kaj foso atestas ĝian iaman ĉeeston. Hodiaŭ, domego de la 19-a jarcento konstruita el brikoj, proksime al la preĝejo, estas rigardata de la lokuloj kiel la « kastelo de Embry ».
La preĝejo Saint-Martin de Embry estas plejparte mezepoka. Poste ĝi estis renovigita dum la Renesanco de Eustache la 2-a de Renty, posteulo de Oudart, kiu vivis en Embry. Li donacis sonorilon al la vilaĝo vilaĝo por plaĉi al la loĝantoj kaj pli facile kolekti parton de la dekomo.
- Preĝejo Saint-Martin
- Kastelo de Embry
Referencoj
- ↑ (30 januaro 2014) “Embry : finalement, Francis Verhamme passera la main”, La Voix du Nord. Alirita 4 januaro 2015...
- ↑ (26 novembro 2014) “Le bilan des maires: à Embry, Francis Verhamme s’est efforcé de «maintenir les bâtiments en état»”, La Voix du Nord. Alirita 4 januaro 2015...
- ↑ (10 aprilo 2014) “Embry : Philippe Deram passe un grade kaj devient maire”, La Voix du Nord. Alirita 4 januaro 2015...
- ↑ Liste des communes kaj des maires (3 julio 2014). Arkivita el la originalo je 2014-11-11. Alirita 4 januaro 2015 ..
- ↑ Répertoire national des maires (31/1/2022). Alirita 15 februaro 2022 ..
- ↑ Résultats des élections municipales kaj communautaires 2020. Alirita 15 februaro 2022 ..
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- (france) [http:// Oficiala retejo]
- (france) [https://www.insee.fr/fr/statistiques/2011101?geo=COM-62293 Publikaj statistikoj pri Embry (Insee)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






