Embolado
Embolado (portugale: embolada estas kantoformo apartenanta al brazila muziko (Muziko Populara Brazila) precipe de la marbordaj regionoj de nordorienta Brazilo ĝis en la internlando kaj devenas el portugala muziktradicio. Du vagantaj kantistoj, tiel nomataj „cantadores“ aŭ „emboladores“, improvizas komikajn kaj satirajn tekstojn, ofte kun socia aŭ politika rilato, en rapidaj, mallongaj intervaloj kaj sin akompanas je tio per pandero aŭ ganzao respektive ĉokaljo. Unu el la kantistoj antaŭkantas rekantaĵon, kiun lia kunkantano rekantas per plejparte ses, foje ankaŭ per kvar aŭ dek versoj, kun kiam la ritmo plirapidiĝas iom post iom; kaj iam la kantistoj ŝanĝas la rolojn, ĝis kiam ambaŭ rezignas elĉerpite. Je tio la kantistoj uzas aliteraciojn kaj sonpentradon. Ili apartenas sur la feiras nordestinas, la kamparaj foiroj de la brazila nordoriento, al la ĉefaj allogaĵoj, kiel videble en la dokumenta filmo Moro no Brasil de Mika Kaurismäki el 2002.
Per la disvastigo fare de la radio kaj pro la forkuro de kamparo al urbo de la nordorientanoj ĉi tiu deorigine kampara muzikformo disvastiĝis kaj popolariĝis pli kaj pli ankaŭ en la urboj. Kvankam brazila repo havas sian originon en Usono, multaj tamen vidas en embolado kaj similaj muziktradicioj de ĉi tiuj brazilaj regionoj la radikojn, precipe ĉar ĉi tiuj estas multe pli malnovaj ol la usona importaĵo.
Embolado estas unu stilo de repento, alia stilo akompanata de kampara gitaro nomata „viola“ nomiĝas cantoria.
Literaturo
- Claus Schreiner: Musica Latina. Musikfolklore zwischen Kuba und Feuerland. Fischer-Taschenbuch-Verlag, Frankfurto ĉe Majno 1982, ISBN 3-596-22973-1.
- Claus Schreiner: Música Popular Brasileira. Handbuch der folkloristischen und der populären Musik Brasiliens. Tropical Music, Darmstadt 1977, priverkita kaj kompletigita eldono el 1985, ISBN 3-924777-00-4.
Eksteraj ligiloj
- Portugallingva vortaro de Muziko Populara Brazila Arkivigite je 2015-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.