Eecke
| Eecke · Eke | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Dunkerque | ||||
| Kantono | Bailleul / Belle | ||||
| Historie en | |||||
| |||||
| INSEE kodo | 59189 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59114 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 213 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 118 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 47′ N, 2° 36′ O (mapo)50.7786111111112.5961111111111Koordinatoj: 50° 47′ N, 2° 36′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 24 m [+] | ||||
| Areo | 10,29 km² (1 029 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Eecke - jen france, origine nederlande respektive flandre Eke - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Bailleul / Belle. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas eeckois(es).
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 213 loĝantoj sur areo de 10,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 118 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas eeckois(es).
La teritorio havas komunan limon kun Saint-Sylvestre-Cappel, Steenvoorde, Terdeghem, Caëstre, Flêtre kaj Godewaersvelde.
Partneraj komunumoj
Eicken-Bruche, urboparto de Melle en Germanio
Eiken en Argovio, Svislando
Eke, unu el du partoj de Narareth en Flandrio, Belgio
kaj ekde 2005 ankaŭ
- Eyke en la graflando Suffolk kaj la regiono East Anglia en Anglio, Britio, kaj
- Egtved apud Vejle en la regiono Suda Danio, Danio
Evidente ĉiuj ses loĝlokoj estas elektitaj pro la simila loknomo, kiuj en ĉiuj lokaj ĝermanaj lingvoj signifas "kverkoj". Ekde 1965 la loĝantoj de Eecke kaj la partneraj komunumoj en Germanio, Svislando kaj Flandrio ĉiujn du jarojn renkontiĝas por internacia "festo de la kverkaj vilaĝoj", alterne en unu el la kvar loĝlokoj. Ekde 2005 la lastaj du partneraj komunumoj el Anglio kaj Danio aliĝis al la aranĝo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




