Edward MacDowell
| Edward MacDowell | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Edward Alexander MacDowell |
| Naskiĝo | 18-an de decembro 1860 en Nov-Jorko, |
| Morto | 23-an de januaro 1908 (47-jaraĝa) en Nov-Jorko, |
| Tombo | MacDowell Cemetery (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato Kolumbio Hoch Conservatory (en) Konservatorio de Parizo |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Edz(in)o | Marian MacDowell |
| Okupo | |
| Okupo | pianisto profesoro de muziko instruisto de muziko piano instruisto komponisto muzikisto |
| Verkoj | Piano Concerto No. 2 in D minor Woodland Sketches |

Edward Alexander MacDowell (naskiĝis la 18-an de decembro 1860 en Novjorko, Nov-Jorkio, kaj mortis la 23-an de januaro 1908 samloke) estis grava usona komponisto kaj pianisto.
MacDowell ricevis pianoedukadon de Teresa Carreño kaj studis ekde 1876 en Parizo ĉe Antoine François Marmontel kaj Marie Gabriel Augustin Savard, en Wiesbaden ĉe Louis Ehlert samkiel ĉe Joachim Raff kaj Carl Heymann ĉe la Hoch'sches Konservatorium en Frankfurto ĉe Majno. En 1888 li revenis en Usonon kaj fondis la American Academy of Arts and Letters (Usona Akademio de Artoj kaj Beletro) kaj la artistokolonion MacDowell Colony en Peterborough, Nov-Hampŝiro. Dum ok jaroj li direktis la faman Boston Symphony Orchestra. En 1896 li fariĝis la unua profesoro por arto kaj muziko ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko.
Kiel unua usona komponisto li gajnis respekton de la eŭropanoj. Lia famo baziĝas sur liaj pianokomponaĵoj kaj la muzikigoj de poemoj de germanaj lirikistoj kiel Heine kaj Goethe.
Orkestraj komponaĵoj
Simfoniaj poemoj
- Elaine and Lancelot
- Lamia
- Hamlet and Ophelia
Pianokonĉertoj
- Pianokonĉerto n-o 1 a-minora, Opus 15
- Pianokonĉerto n-o 2 d-minora, Opus 23
Orkestrosuitoj
- Suito n-o 1
- Suito n-o 2 ("Indian Suite")
Pianokomponaĵoj
Sonatoj
- Sonato n-o 1 "Tragica" g-minora, Opus 45
- Sonato n-o 2 "Eroica" g-minora, Opus 50
- Sonato n-o 3 "Norse" d-minora, Opus 57
- Sonato n-o 4 "Keltic" e-minora, Opus 59
Pluaj konataj pianokomponaĵoj kaj lidoj
- Wald-Idyllen, Opus 19
- Sechs Idylle nach Goethe, Opus 28
- Sechs Gedichte nach Heine, Opus 31
- Woodland Sketches, Opus 51
- New England Idyls, Opus 62
- Second modern suite, Opus 14
Eksteraj ligiloj
Senpagaj partituroj de Edward MacDowell en la International Music Score Library Project
- angle The MacDowell Colony, Oficiala retejo
- angle Informoj pri Colony
- Edward MacDowell Online Library Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine (Notoj en publika havaĵo)
- "To a Wild Rose" Arkivigite je 2007-09-22 per la retarkivo Wayback Machine Senpagaj notoj kiel pdf kaj midi
- Germana radio-elsendo pri la komponisto[rompita ligilo] Muziko kaj informoj (Quicktime-aldonaĵo necesa) germane
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

