Ebikon
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ebikon (stacidomo). |
| Ebikon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Ebikon | |||||
| Ebikon kun la testturo de la liftofrabriko Schindler en Ebikon | |||||
| komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Lucerno | ||||
| Distrikto | Lucerno | ||||
| Koordinatoj | 47° 5′ 3″ N 8° 20′ 35″ O / 47.08417 °N, 8.34306 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 3″ N 8° 20′ 35″ O / 47.08417 °N, 8.34306 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 11750 | ||||
| Areo | 9,68 km² | ||||
| Alteco | 420 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 6030 | ||||
| Komunumkodo | 1054 | ||||
| Situa mapo de Ebikon | |||||
Ebikon estas komunumo kaj laŭ loĝantaro urbo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 11750 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La komunumo Ebikon situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Reuss. Ĝi komplete kunkreskis kun la urbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,68 km², de kiuj 23,9% estas kovritaj de arbaro, 38,4% servas por agrikulturo kaj 30,3% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ebikon limas en nordokcidento al Emmen, en nordo al Buchrain, en nordoriento al Dierikon, en sudoriento al Adligenswil, kaj en sudo al Lucerno.
Trafiko
Ebikon disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo krome per la buslinioj 22, 23, 27 kaj 73 estas konektita al la loka busreto de Lucerno.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Emmenbrücke okcidente en distanco de 6 km, kaj al la svisa aŭtovojo A14 en Gisikon en distanco de 8 km oriente. En Buchrain estas en konstruo nova alveturejo, kiu estos malfermita en 2011. Direkte al Lucerno tiu alveturejo jam funkcias, sed ties uzo venante el Ebikon ne estas utila.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ebikon datiĝas el la jaro 853 kiel marcha Abinchova, kiam imperiestro Ludoviko la 2-a donacis al la Virina Monaĥejo Zuriko, kies abatino estis lia fratino, vastajn bienojn.
Dum mezepoko Ebikon apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1415 Ebikon fariĝis lucerna kamparvoktejo.
Dum la Apartfederacio-Milito en la jaro 1847 Ebikon estis armee okupita. En la 1950-aj jaroj la ĝis tiam kampara vilaĝo evoluis al industria komunumo kaj pli kaj pli urbiĝis. En la jaro 1957 la liftofirmao Schindler malfermis sian fabrikon en Ebikon.
Ekde la jaro 1987 Ebikon povis pro atingo de 10000 loĝantoj nomi sin urbo.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Ebikon
- Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
- Ebikon en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ebikon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Pastra Preĝejo de Nia kara Virgulino en Ebikon
-
Ostejo de la pastra preĝejo
-
Interno de la preĝejo
-
Plafona fresko en la pastra preĝejo
-
Lucerna strato
-
Poŝtoficejo
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





