Eberbach
| Eberbach | ||||||
|
| ||||||
| urbeto • urba komunumo de Germanio • mezgrada regiona centro | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | |||||
| Distrikto | Distrikto Rhein-Neckar | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06271, 06263, 06272, 06276 | |||||
| Poŝtkodo | 69412, 64754 (Badisch Schöllenbach), 69429 (Unterdielbach), 69434 (Brombach) | |||||
| Aŭtomobila kodo | HD | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08226013 | |||||
| LOCODE | DE EBB | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Peter Reichert (senpartia) | |||||
| Adreso de la administrejo | Leopoldsplatz 1 69412 Eberbach | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 14727 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)49.4666666666678.9833333333333Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 134 m | |||||
| Areo | 81,17 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://www.eberbach.de/ | |||||
Eberbach - prononco [Ebabaĥ] - estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar kaj al la distriktaro Karlsruhe. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 14 727 loĝantojn sur areo de 81,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 179 loĝantoj/km².
La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.



Geografia situo
Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.
Disdivido
Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.
Partneraj urboj
Thonon-les-Bains ĉe la Lemana Lago en Francio
Ephrata en Pensilvanio, Usono
Vidindaĵoj
La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.
En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



