Dumplingo
|
|
|
|
Dumplingo aŭ pastopoŝeto en anglalingva kuirarta terminologio nomata Dumpling, estas kolektiva nomo por aziaj kaj orienteŭropaj etmanĝaĵaj pladoj kiel ekzemple la korea mandus, la japana ĝozo kaj la rusa pelmenoj aŭ la bohemaj knedlikoj.
Dumplingoj konsistas el pecoj de pasto kun plenigaĵo (plej ofte viando, fiŝo, fromaĝo, legomoj, fruktoj, fungoj estas uzataj kiel plenigaĵo), foje sen plenigaĵo. En diversaj landoj de la mondo, ili povas esti bakitaj, boligitaj, frititaj, stufitaj, vaporitaj aŭ frititaj.
Historio
Laŭ la vidpunkto de multaj historiistoj, dumplingoj originas en komencaj jaroj de la epoko de la Tri Reglandoj. Poste ili disvastiĝis tra Ĉinio mem, de kie ili venis al Japanio, Koreio, la landoj de Sudorienta Azio, Mongolio, Centra Azio, Siberio, Uralo, kaj poste disvastiĝis tra la mondo.
Variaĵoj
Laŭ la klasifiko adoptita en anglalingvaj landoj, dumplings inkluzivas la plej multajn varmajn plenigitajn pastajn pladojn, escepte de tortoj kaj krespoj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, ekzistas multaj variaĵoj de dumplingoj en la mondo, ĉiuj kun multeco de diversaj nomoj laŭ la lando aŭ lingvo[1] (vidu ekzemple sub la samtema artikolo en la anglalingva vikipedio).
En Afriko: banku, kenkei, quiet, soucluitis, melkkos.
En Azio: manti, chuchvara, zonzi, tanguyang, baozi, ĝozo, huntuno (wonton), dim sums, ada, bhajiya, fara, gujhiya, kachori, karanji, kadabu, modak, noureo, pide, pitha, samoso, momo, pang siomai, dango, buuz, huushuur, bansh, yomari.
En Ameriko: bajan, pasteuse, empada, cosignas, bolinhas, empanadas, pantrukas, chapalele, milkao, chochosa, chuhuanje, vaemé, papas rellenas, buñuelo, pastelles, domplines.
En Mezoriento: asida, kibbeh, qatayef, shishbarak, gabout (arabe قبوط)
En Eŭropo: ĉefe en formo de knedlikoj aŭ pelmenoj, sed ankaŭ aliaj variaĵoj pli kaj pli haveblas, distribuitaj tra la distribukanaloj de la manĝaĵindustrio.
Referencoj
- ↑ (en) Ko, Genevieve (1/2/2021). "Now's the Time for Homemade Dumplings". The New York Times. ISSN 0362-4331.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.