Duko de Alba


Duko de Alba de Tormes estas titolo nobela hereda, kiun Henriko la 4-a de Kastilio donis al García Álvarez de Toledo kiam li igis la Graflandon de Alba de Tormes Duklando. Ĝi nuntempe, kaj de antaŭ pli de 500 jaroj, estas unu el la ĉefaj titoloj de Hispanio kaj donas nomon al la Domo, Familio aŭ Dinastio de Alba, kiel proprietanto de la sama. Tamen, oni devas konsideri ke en la duklando sekviĝis tri familioj: la origina familio de Alba aŭ de Álvarez de Toledo, ekstingita en 1755, la dua aŭ de Silva, ekstingita en 1802, kaj la tria kaj aktuala, posteularo de la filo ekster-geedzeca de la reĝo Jakobo la 2-a de Anglio kaj nomita Fitz-James Stuart.
Historio
En 1429, Johano la 2-a de Kastilio donis la vilaĝon de Alba de Tormes kaj la titolon de senjoro de ĉi tiu vilaĝo al la episkopo Gutierre Álvarez de Toledo. Post la morto de ĉi tiu sen lasi idaron, la senjorlando pasis al la manoj de lia nevo Fernán Álvarez de Toledo, al kiu la propra Johano 2-a enoficigis en 1438 kiel grafo de Alba de Tormes, por la servoj pruntitaj al la krono.
En 1472, la tiama reĝo de Kastilio, Henriko la 4-a, levis la graflandon al duklando en la persono de García Álvarez de Toledo, estante ĉi tiu la 1-a duko de Alba.
Poste, la Katolikaj Gereĝoj donis la kapitanecon ĝeneralan de siaj armeoj al la dua duko de Alba, Fadrique Álvarez de Toledo kaj Enríquez.
Plej konata estas la tria duko de Alba, Fernando Álvarez de Toledo, timata guberniestro de Hispana Nederlando de 1567 ĝis 1573.
En 1520 Karolo la 1-a inkludis la dukojn de Alba de Tormes inter la 25 unuaj Granduloj de Hispanio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.