Drianto
| Drianto | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Nacieco | Trakio |
| Patro | Likurgo de Trakio |
Drianto (helene Δρύας — kverko, latine Dryas) estis en la helena mitologio filo aŭ patro de trakia reĝo Likurgo.
Trakia reĝo Likurgo estis pli frue amiko de la dio Dionizo, sed pli poste li komencis la dion persekuti, ĉar li en vino vidis pereon de la homaro. Kiam foje Dionizo kun sia tuta procesio vizitis Trakion, Likurgo la sekvantaron dispeligis, kelkajn Bakĥantinojn trudprenis, aliajn eĉ mortigis kaj Dionizo mem devis savi sin per forkuro kaj salto en maron. Tiam alrapidis por helpi al li la diino Tetiso.
Por la perfido Dionizo Likurgon kruele punis: infestis lin per frenezeco, en kiu la reĝo mortigis sian propran filon Drianton kaj lian kadavron ankoraŭ senbeligis. Al si mem li forhakis ambaŭ krurojn opiniante, ke li ekstermas viton. Sed laŭ alia versio per tiu ĉi puno Likurgon infestis la plej alta dio Zeŭso mem.
En la sekvanta tempo la reĝolandon ruinigis pesto, ekestis longa tempo de la rikoltomanko. Laŭ la orakolo Likurgo devis morti. Kolerigita popolo venigis la reĝon sur la monton Pangaion kaj tie disŝirigis lin per ĉevaloj.
Referencoj
Tradukfonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Dryás" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 9882656). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

