Dirija

| Dirija | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo setlejo | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 43 269 (2010) [+] | ||
| Loĝdenso | 149 203 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 24° 44′ N, 46° 35′ O (mapo)24.73333333333346.575555555556Koordinatoj: 24° 44′ N, 46° 35′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 694 m [+] | ||
| Areo | 0,29 km² (29 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Dirija (arabe: الدِرْعِيّة), (aliaj internaciaj nomformoj estas Diriyah, Dereyeh, Dariyya) estas urbo kaj gubernio en Saud-Arabio, situanta ĉe la nordokcidenta periferio de la saud-arabia ĉefurbo, Rijado. Dirija estis la origina hejmo de la saud-arabia reĝa familio, kaj funkciis kiel la ĉefurbo de la Emirlando de Dirija sub la unua saud-arabia dinastio de 1727 ĝis 1818. Hodiaŭ, la urbo estas la sidejo de la Gubernio Dirija - kiu ankaŭ inkludas la vilaĝojn de Uyayna, Jubayla kaj Al-Ammariyyah, inter aliaj - kaj estas parto de Provinco Rijado. La distrikto Turaif, la unua ĉefurbo de saudaraboj en Dirija, estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 2010. La aranĝo de la urbo mem povas esti facile studita en la Nacia Muzeo de Saud-Arabio kun la helpo de grandskala detala modelo de la urbo prezentita tie. Dirija ankaŭ gastigas la aŭtomobilan konkurson Dirija ePrix de la Formulo E.
Situo
La ruinoj de la malnova grandurbo de Dirija situas ambaŭflanke de la mallarĝa valo konata kiel Uedo Hanifa, kiu daŭras suden tra Rijado kaj pretere. Konsistante preskaŭ tute el adobaj strukturoj, la ruinoj estas dividitaj en tri distriktojn, Ghussaibah, Al-Mulaybeed kaj Turaif situante pinte de montetoj preteratentantaj la valon. El la tri, Turaif estas la plej alta, kaj ĝia fundo estas facile atingebla por turistoj perpiede. Parto de la urbomuro, kuranta laŭ la randoj de la ŭedo kaj ankaŭ farita el adobo, daŭre pluekzistas kune kun kelkaj malaltaj observaj turoj. La moderna grandurbo estas konstruita en pli malalta altitudo ĉe la piedo de la monteto sur kiu Turaif situas. Al la nordo de la urbo, ene de la valo, estas kelkaj ĝardenoj, palmo-arbaretoj, malgrandaj bienoj kaj biendomoj. Digo konata kiel Al-Ilb situas pli norde.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




