Dimash Kudaibergen
| Dimash Kudaibergen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de majo 1994 (32-jaraĝa) en Aktobe |
| Lingvoj | kazaĥa • rusa • angla • ĉina |
| Ŝtataneco | Kazaĥio |
| Alma mater | Kazaĥa Nacia Universitato de Arto |
| Okupo | |
| Okupo | kantoverkisto muzikproduktisto komponisto multinstrumentisto kantisto |
| TTT | |
| Retejo | https://en.dimashnews.com/ |
Dimash Kudaibergen, laŭpasporte kazaĥe Дінмұхаммед Қанатұлы Құдайберген, Dinmuhammed Qanatuly Qudaıbergen, Dinmuĥamed Kanatuli Kudajbergen, naskita la 24-an de majo 1994, estas kazaĥa kantisto, kantverkisto kaj multinstrumentisto. Li estas universitate trejnita en klasika kaj nuntempa muziko, kaj estas konata pro sia escepte larĝa voĉalteco. Li iĝis konata al pli larĝa tutmonda spektantaro en 2019 kun lia prezento en la usona spektaklo The World's Best.
Multlingva kantisto
Li prezentis kantojn en 12 malsamaj lingvoj (kazaĥa, rusa, ĉina, angla, franca, itala, ukraina, turka, serba, kirgiza, germana kaj hispana). Tamen, el tiuj lingvoj, li parolas nur la kazaĥan kaj la rusan, kaj li eklernis la anglan kaj la ĉinan por la konkurso "I Am Singer" en Ĉinio. En la aliaj lingvoj, en kiuj li kantas, li nur imitas la prononcon.
Biografio
Kudaibergen naskiĝis en muzika familio, en kiu la kazaĥa lingvo kaj tradicia muziko kaj muzikaj instrumentoj kiel la Dombro ludis gravan rolon. Lia entuziasmo kaj fascino por muziko estis jam evidentaj en infanaĝo kaj li revis aperi sur grandaj scenejoj. Liaj gepatroj Kanat Kudaibergenuli Aitbajev (Қанат Құдайбергенұлы Айтбаев) kaj Svetlana Ajtbajeva (Светлана Айтбаева) estas konataj kantistoj de Kazaĥio. Ambaŭ gepatroj de Dimash Kudaibergen estis honoritaj de la kazaĥia registaro kiel "Honoraj Muzikaj Artistoj". Liaj geavoj loĝis en la domo kun li kaj liaj gepatroj. Lia avino estas emerita instruisto pri geografio kaj biologio kaj ankaŭ kantis kiam ŝi estis pli juna, kaj lia avo estas dombra ludanto. Kudaibergen havas pli junan fratinon kaj pli junan fraton.
Kariero
Kvankam oni ofertis al li pozicion ĉe la Astana Opero, li decidis sekvi sian karieron en nuntempa muziko, miksante klasikajn elementojn kaj tradician kazaĥan muzikon kun pop-muziko.
Li gajnis famon kiam li gajnis la Grandan Premion de la Slava Bazaro en Vicebsko, Belorusio en 2015, kaj ankaŭ tra lia "ĵokera" partopreno en la ĉina televidprogramo "La Kantisto" en la kanalo Hunan Televido en 2017. Ekde tiam multnombraj internaciaj aperoj sekvis, kiel ekzemple ĉe la 71-a Internacia Festivalo de Cannes en 2018 kaj en novembro 2018 en Londono kiel parto de la "Kazaĥaj kulturaj tagoj".
Trejnado
Ekde la aĝo de kvin jaroj li prenis pianajn kaj kantajn lecionojn en muzika kolegio de Aktobe. Ekde sia tempo en la infana koruso, li kantis ambaŭ virajn kaj virinajn voĉojn. Kudaibergen junaĝe koncertis, kantis kaj ludis en diversaj eventoj kaj konkursoj dum sia infanaĝo.
En 2009 li kompletigis majstran klason por Broadway-muzikaloj. En 2014 li finis la kurson "Akademia kantado" ĉe Muzika Altlernejo en Aktobe kaj komencis studi nuntempan muzikon (ĵazo kaj popmuziko) en la Kazaĥa Nacia Universitato de Arto en Astano. Laŭ la stato de 2021 li studas tie pri majstra komponado.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

