Dierikon

Dierikon
Blazono de Dierikon
Blazono de Dierikon
Blazono de Dierikon
Dierikon
Dierikon
Dierikon
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 5′ 50″ N 8° 22′ 18″ O / 47.09722 °N, 8.37167 °O / 47.09722; 8.37167 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 50″ N 8° 22′ 18″ O / 47.09722 °N, 8.37167 °O / 47.09722; 8.37167 (mapo)

Map

Areo 432 km²
Alteco 2,78 m super marnivelo
Poŝtkodo 6036
Komunumkodo 1053
Mapo de Dierikon
Mapo de Dierikon
Situa mapo de Dierikon
vdr

Dierikon estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Dierikon estas komunumo de la aglomeraĵo de la urbo Lucerno, nordoriente de ĉi-lasta. La vilaĝo situas sudoriente de la rivereto Ron. De sudoriento al nordokcidento fluas tra la komunumo la rojo Götzentalbach, kiu formas la valeton Götzental inter la montetoj Rooterberg kaj Dottenberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,78 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 17,4% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dierikon limas en nordo al Root, en oriento al Udligenswil, en sudo al Adligenswil, en okcidento al Ebikon, kaj en nordokcidento al Buchrain.

Trafiko

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la buslinio n-ro 23, de la loka busentrepreno de la urbo Lucerno. En la najbara vilaĝo proksime de la komunuma limo situas la stacidomo Buchrain de la fervojlinio de Zugo al Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 direkte al Lucerno situas en Schachen en la komunumo Buchrain norde en distanco de 1,5 km, kaj direkte al Zugo kaj Zuriko nordoriente en Gisikon en distanco de 4 km.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dierikon datiĝas el la 1270-aj jaroj kiel Dierinkon.

Dum mezepoko Dierikon apartenis al la Habsburgoj kiel parto de ties voktejo Root. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 Dierikon fakte fariĝis posedaĵo de la urbo Lucerno, kio en la jaro 1394 ankaŭ estis formale konfirmita.[2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.