Detektilo

Detektilo laŭ la Plena Ilustrita Vortaro en Esperanto estas tute konkrete "aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj".[1] En naciaj lingvoj ofte la responda vorto uzatas en pli vasta senco, ekzemple por perceptado de sonaj ondoj, por trovado de metaloj kaŝitaj ene de ne-metala materio, kaj eĉ, kaj tiu vorto ankaŭ trovis sian vojon al Esperanto, por "mensogodetektilo", kvankam kompreneble la lasta "detektilo" tute ne rilatas al elektromagnetaj ondoj, sed registras fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj, do estas testo kaj psikologia kaj fiziologia. Tial en multaj naciaj lingvoj oni precizigas la originan esperantlingvan sencon per klariga aldonaĵo, kaj rezultas iu simila al "radiada detektilo". Aldone en naciaj lingvoj konatas la kategorio de "partikla detektilo",[2] kiu perceptas kaj mezuras la ekziston de molekuloj, atomojelementaj partikloj, do substancoj kiuj havas (eĉ se tre malgrandan) mason kaj tial ne estas "ondoj". Por tiuj iloj en Esperanto probable sencas tamen uzi la vorton "partikla detektilo" en analogia senco, despli ke kompreneble elektromagnetaj ondoj influas materion kaj inverse, kaj laŭ la funkcio de la aparatoj foje malfacilas klare grupigi ilon al unua aŭ dua kategorio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. nocio "detekti" en la Plena Ilustrita Vortaro de 2020
  2. Pri "partikla detektilo" temas ekzemple la vikipediaj artikoloj pri particle detector angle, détecteur de particules france, Teilchendetektor germane, detector de partículas hispane, részecskedetektor hungare, rivelatore di particelle itale, детектор частиц, detektor ĉastic, ruse - kompreneble ankaŭ en multaj pliaj lingvoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.