Derek Bourgeois
| Derek Bourgeois | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 16-an de oktobro 1941 en Kingstono ĉe la Tamizo |
| Morto | 6-an de septembro 2017 (75-jaraĝa) en Poole |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Kolegio Magdaleno Reĝa Kolegio de Muziko Cranleigh School (en) |
| Okupo | |
| Okupo | dirigento muzikologo komponisto muzikinstruisto |
| Verkoj | Symphony No. 4 Symphony No. 10 |
| TTT | |
| Retejo | https://www.derekbourgeois.com |
Derek BOURGEOIS (* 1941 en Kingston upon Thames) estas nuntempa angla komponisto.
Li studis ĉe la universitato de Kembriĝo, Britujo kun grandioza ekzameno. Poste li studis ĉe Reĝa Kolegio de Muziko ĉe Herbert Howells kompozicion kaj ĉe Adrian Boult direktadon.
Li publikigis pli ol 40 simfoniojn, dek kvar konĉertojn, diversajn aliajn grandajn orkestrokomponaĵojn, 7 komponaĵojn por ĥoro kaj orkestro, 2 operojn, kaj unu muzikalon.[1] Li ankaŭ sindediĉis laŭ la senco de Paul Hindemith al la amatora muzikkulturo kaj komponis 12 grandajn verkojn por latunblova orkestro kaj ses simfoniojn por blovorkestro.[2]
Ekde 1970 ĝis 1984 li instruis ĉe Bristol University. En 1984 li fariĝis muzika direktisto de National Youth Orchestra of Great Britain. li direktis krome la Sun Life Brass-Band ekde 1980 ĝis 1983. En la jaro 1988 li fondis la National Youth Chamber Orchestra of Great Britain. En 1990 oni vokis lin kiel arta direktisto de Bristol Philharmonic Orchestra. En 1993 li fariĝis muzika direktisto de St Paul's Girls' School en Londono. En julio de 2002 li translokiĝis al Artà sur Majorko kaj laboris tie kelktempon kiel komponisto, nun li loĝas en Poughkeepsie, Usono.
Eksteraj ligiloj
Informoj pri Derek Bourgeois en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

