Daruma


Daruma (japane: 達磨, Bodhidharma) estas unu el la plej ŝatataj bonŝancohelpiloj en Japanio.
Ĝi estas el papermaĉaĵo kaj estas pezigita de pezilo por ke ĝi ne falu (vidu: staremulo). Tiel ĝi kuraĝigas starigon en ĉia situo. Oni ofte vendas ilin en budhismaj temploj. Sur daruma troviĝas japana skribosigno signifanta bonŝanco aŭ sukceso.
La figuro prezentas budhisman monaĥon kaj faman instruiston de la zen-budhismo, (Bodhidharmo). La figuro havas nek brakojn nek krurojn, ĉar la monaĥo laŭdire sidis medite dum 9 jaroj antaŭ rokmuro por atingi lumiĝon (io simila al Nirvano). Ĉar sidante medite brakoj kaj kruroj ne necesas, ili ne estas aldonita al la figuro. La monaĥo regis ŝajne ankaŭ jogon kaj diversajn luktoartojn kaj estis fondinto de la Ŝaolin-batalarto. Laŭ la legendo, Darumo endormiĝis dum la meditado, vekinte li tiom ĉagrenis pri tiu disciplinmanko, ke li fortranĉis siajn palpebrojn, tial la figuro havas grandegajn okulojn.
Daruma estas helpanto por realigi dezirojn. Unue oni kolorigas unu okulon. Viroj kolorigas la maldekstran okulon, virinoj la dekstran. La bonŝancohelpilo estu en iu loko, kie oni pasas ĉiutage. Kiam la deziro realiĝis oni kolorigas la alian okulon. Poste la figuro estos bruligita en templo.
Bibliografio
- Henry Punsmann: Daruma, a Symbol of Good Luck. In: Asian Folklore Studies, Jg. 21, 1962. (PDF; 800 KB Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.