Cubilla
| Cubilla | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 42148 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Juan José Martí Gómez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 22 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 45′ N, 2° 56′ U (mapo)41.748611111111-2.9386111111111Koordinatoj: 41° 45′ N, 2° 56′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 091 m [+] | ||
| Areo | 20,21 km² (2 021 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Cubilla [kuBIlja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Cubilla estas etimologie komprenebla kiel Tureto.
Geografio



Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 240 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 45 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Cubilla kaj Cubillos (nun senhoma).
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 1 111 hektarojn, nome 55 % de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la 15-a jarcento jam ekzistis la preĝejo de Sankta Petro. En la 18-a jarcento estis kuŝejoj de marmoro, kio kontribuis al la ekonomia disvolvigo de la loko.
Meze de la 19-a jarcento tiu municipo malaperis ĉar ĝi integriĝis en Talveila. Komence de la 20-a jarcento tiu municipo reaperis ĉar ĝi sendependiĝis de la municipo Talveila la 14an de Januaro 1930.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ŝtonminado, forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun ĉevalbredado, kaj kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Petro, kuŝejoj de fosilioj, fontoj kaj aliaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





