Cook Inlet


Cook Inlet (en denaina lingvo: Tikahtnu) estas golfo-fjordeto kiu etendiĝas 180 mejlojn (290 km) el la Golfo de Alasko al Anchorage en Sud-centra Alasko.[1] Cook Inlet disbranĉiĝas en la Knik Arm kaj la Turnagain Arm je sia norda pinto, preskaŭ ĉirkaŭ Anchorage. Sude ĝi kuniĝas kun la markolo Shelikof, la Enirejoj Stevenson kaj Kennedy kaj la Marpasejo Chugach.[2]
Tiu akvejo kovras ĉirkaŭ 100,000 km² de suda Alasko, oriente de la Aleuta Montaro, sude kaj oriente de la Alaska Montaro, kaj ricevas akvon el siaj alfluantoj nome Knik, Malgranda Susitna, Susitna kaj Matanuska. Tiu akvobaseno inkludas drenejajn areojn de Monto McKinley. Ene de la akvejo estas kelkaj naciaj parkoj kaj la aktiva vulkano nome Monto Redoubt, kun tri aliaj historie aktivaj vulkanoj.[3] Cook Inlet havigas navigeblan aliron al la haveno de Anchorage je la norda pinto, kaj al la pli malgranda haveno Homer iom pli sude. Antaŭ la kresko de Anchorage, Knik estis la celo de plej el la martrafiko en supro de Cook Inlet. Proksimume 400,000 personoj loĝas ene de la akvobaseno de Cook Inlet.
Cook Inlet tiel nomiĝas laŭ James Cook kiu navigis la areon.
Koordinatoj: 60° 20′ 16″ N 151° 52′ 30″ U / 60.33778 °N, 151.87500 °U (mapo)
Notoj
- ↑ "Cook Inlet, Alaska". Arkivita el la originalo la 11an de Junio, 2007. [1] Alirita la 26an de oktobro 2018.
- ↑ United States Coast Pilot 9. "Coast Pilot 9 – 33rd Edition, 2015". Arkivigite je 2018-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Office of Coast Survey. paĝo 182. Alirita la 28an de Novembro 2015.
- ↑ "Cook Inlet-South Central Alaska map and volcano list". Arkivigite je 2019-01-20 per la retarkivo Wayback Machine Alaska Volcano Observatory. Alirita la 3an de Februaro 2007.
Eksteraj ligiloj
- United States, Alaska South Coast, Barren Islands National Ocean Service
- United States, Alaska South Coast, Cook Inlet, Anchor Point to Kalgin Island National Ocean Service
- Map of Cook Inlet oil and gas activity Alaska Department of Natural Resources
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.