Code Lyoko
| Code Lyoko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| animacia televida serio • libroserio | |||||
| Ankaŭ konata kiel | Kodo Lioko | ||||
| Originala lingvo | franca lingvo | ||||
| Origina lando | |||||
| Ĝenro | aventuro, sciencfikcio | ||||
| Kreita de | Tania Palumbo, Thomas Romain | ||||
| Reĝisoro | Jérôme Mouscadet | ||||
| Komenca muziko | "Un monde sans danger" | ||||
| Lingvo(j) | |||||
| Amplekso | |||||
| Sezonoj | 4 sezonoj | ||||
| Epizodoj | 96 epizodoj | ||||
| Daŭro sen reklamoj | 24 minutoj, proksimume | ||||
| Produktado | |||||
| Produktisto(j) | Christophe di Sabatino, Benoît di Sabatino kaj Nicolas Atlan | ||||
| Elsendo | |||||
| Origina televidreto | |||||
| Elsendita | la 3-an de septembro 2003 – la 10-an de novembro 2007 | ||||
| Eksteraj ligiloj | |||||
| Oficiala retejo | |||||
| ĉe IMDb | |||||
| |||||
Code Lyoko (Kodo Lioko) estas franca animacia serio kreita de Thomas Romain kaj Tania Palumbo en la jaro 2003 . Ĝi estis produktita de Antefilms (unua sezono) kaj MoonScoop (dua sezono kaj plue), en asocio kun France 3 kaj Canal J. Ĉi tiu serio uzas du-dimensian animacion por realmonda prezentado kaj tri-dimensian animacion por Lyoko, la komputila mondo.
Intrigo
La serio baziĝas sur la pilot-epizodo Garage Kids. Code Lyoko temas pri kvar adoleskaj studantoj, kiuj studas ĉe Academio Kadic, nomataj Jeremie, Yumi, Odd kaj Ulrich, kiuj malkovras Aelita-n, virtualan homon, kaj vojaĝas al Lyoko per skaniloj situantaj en malnova forlasita fabriko, proksima de la lernejo. Ilia komisio estas defendi Teron kontraŭ XANA.
XANA estas komputila viruso, kiu eniras la superkomputilon de la fabriko kaj atakas Lyoko-n, la virtuala mondo kreita de de Franz Hopper (eksa instruisto kaj ankaŭ la patro de Aelita), por atingi mondregadon. Ĝi atakas la mondon per aktivigo de la "turoj" de Lyoko, kutime unu post la alia, kiuj funkcias kiel ligiloj al la reala mondo. Tri el la kvar amikoj devas virtualigi sin per la skaniloj, por helpi Aelita-n trovi la aktivan turon. Estas proksimume kvardek turoj disigitaj tra la kvin areoj de Lyoko: glaciejo, dezerto, arbaro, montaro kaj Cartago (la centra zono). Jeremie restas en la fabriko kaj respondecas pri detektado de la malsamaj komputilaj monstroj, kaj li estas tiu, kiu gvidas siajn amikojn dum ili estas en Lyoko. La aliaj batalas kontraŭ tiuj monstroj, kiujn XANA sendas.
Por malŝalti la turon, Aelita devas eniri en ĝin kaj tajpi la kodon (Lyoko), kaj tiel ĉesigi XANA-n kaj ĝian atakon al la reala mondo. Post tio, la superkomputilo povas komenci la "revenon al la pasinteco" se la atako de XANA gravegis, kaj nur la herooj restas kun la memoroj de tiu atako.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

