Ciria
| Ciria | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 42138 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Emilia Isabel Aranda Gómez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 67 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 37′ N, 1° 58′ U (mapo)41.618055555556-1.9658333333333Koordinatoj: 41° 37′ N, 1° 58′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 024 m [+] | ||
| Areo | 52,64 km² (5 264 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ciria [ZIrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.
Geografio



Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 76 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 600 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 52 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Ciria kaj Lagunilla de Ciria (Lageto de C.). Ĝi limas kun Noviercas, Borobia, Reznos kaj okcidente kun Torrelapaja kaj Malanquilla, ambaŭ de la provinco Zaragozo, Aragono.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares de Ciria-Borobia, okupanta 2 658 hektarojn, nome 51 % de la teritorio.
Historio
Estis prahistoriaj restaĵoj, ekzemple kastrumo.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Temis pri strategia loko, kion atestas la restaĵoj de la kastelo, posedo de la konestablo Álvaro de Luna.
Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cubo de Hogueras, Martialay kaj Ontalvilla de Valcorba.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ĉasado, fungokolektado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo, la ermitejo, tradicia arkitekturo, lavejo kaj tiel plu.
Bildoj
-
Restaĵoj de la kastelo
-
Restaĵoj de la kastelo
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




