Chalamera

Chalamera
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22233
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Santiago Villas Enrech
Demografio
Loĝantaro 120  (2025) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 0° 10′ O (mapo)41.66479140.1629428Koordinatoj: 41° 40′ N, 0° 10′ O (mapo) [+]
Alto 195 m [+]
Areo 11,498426 km² ( 114 9.8 426 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chalamera (Hispanio)
Chalamera (Hispanio)
DEC
Situo de Chalamera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chalamera [+]
vdr

Chalamera [ĉalaMEra] estas municipo de la distrikto de la Malsupra Cinca en la provinco de Huesca, Aragono, Hispanio. Ĝi havas areon de 11,50 km².

Ĝi estas konata kiel la naskoloko de la verkisto Ramón J. Sender.

Geografio

Ĝia malgranda municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Bajo Cinca, norde de la teritorio de Ballobar. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas preskaŭ ĉe la fino de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko estas ĉe la dekstra bordo de la rivero Cinca kaj en la maldekstro de la rivero Alcanadre, ĉirkaŭ kvin kilometrojn antaŭ ol ili kunfluas. Ĝi distancas de Huesca 80 km. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-131 kun Ontiñena nordokcidente kaj Ballobar sudoriente. Krome loka ŝoseo paralela al la rivero Alcanadre kondukas al Alcolea de Cinca nordnordokcidente.

Historio

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

Dum la 12-a jarcento kaj ĉefe dum la 13-a jarcento diversaj aragonaj reĝoj donis (kaj rericevis) la lokon kaj la kastelon al diversaj senjoroj ĉu ekleziaj ĉu civilaj:

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

  • La 3an de februaro 1901 naskiĝis Ramón J. Sender, fama hispana verkisto.
  • En 1975 la protestoj de la loĝantoj de la tuta regiono de la Malsupra Cinca, kun apogo de organizoj de la cetero de Aragono, haltigis la projekton de instalado de du atomcentraloj en Chalamera.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Chalamera: oni malaltiĝis el 457 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 117 loĝantoj.

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo. La ĉefa aktiveco de la valo de la rivero Cinca estas irigacio, precipe de maizo, sunfloroj, luzerno, plantejoj de fruktarboj (persikoj kaj pomoj) kaj legomoj (por propra konsumado).

Vizitindaĵoj

Ermitejo de Sankta María de Chalamera (12a jarcento).
  • Paroka preĝejo dediĉita al Sankta Marteno
  • Ermitejo de Sankta María de Chalamera
  • Setlejoj de iberoj kaj romianoj, ekzemple Era Forcada.
  • Grotoj en la deklivoj de la monto, nomita "el castillo" (la kastelo). Ili estis loĝataj de malriĉuloj komence de la 20-a jarcento, kiel registris Ramón J. Sender en kelkaj siaj verkoj.
  • Sur la montopinto estis kastelo de templanoj, jam detruita.

Demografio

Demografia evoluo
1900 1910 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1992 1999 2004 2007 2008 2009 2010 2011 2015 2017 2022
422 457 364 319 317 274 237 189 182 165 164 153 143 138 135 128 122 109 111 117

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj

 

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.