Canner

Canner
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

La rivero Canner estas apenaŭ 30km longa dekstra alfluanto de la rivero Mozelo en la franca departemento Moselle.

Vojo

La Canner fontas en du fontbranĉoj sur la teritorio de la loko Vry. Post la kuniĝo la rivero fluas norden. Ĝi preterpasas Vigy dekstre, kie enfluas la riveron Merles. Ĉe St. Hubert enfluas ĝin la Reibach, tuj poste venas la Villers kaj la Grand St. Martin. Ĉe Aboncourt alfluas la Pâquis-on kaj ĉe Budange la Katzenbach-on. La Canner tiam fluas ĝis Hombourg-Budange tra apudrivera pejzaĝo. Tie enfluas la Altbach. Ĉe Kédange-sur-Canner enfluas la Kohlbach kaj iom poste la Strumbach. Ekde tiam ĝin akompanas la ŝoseo D2. Norde de Elzing alfluas la Reimersbach kaj ĉe Moulin de Buding atingas ĝin je la maldekstra flanko la Kedingerbach. Ĝi pasas tiam Buding kaj poste Molin Haut, kie alfluas la Bisbach. Post Hastroff ankoraŭ enfluas la Breistroff. Ĝi transas la lokon Elzange kaj enbuŝiĝas norde de Koenigsmacker en la Mozelon.

Alfluantoj

  • Merles (dekstre)
  • Reibach (dekstre), 4,4 km
  • Villers (dekstre)
  • Grand St. Martin (dekstre)
  • Pâquis (dekstre), 3,6 km
  • Katzenbach (dekstre), 3,4 km
  • Altbach (dekstre), 2,6 km
  • Kohlenbach (dekstre), 2,8 km
  • Strumbach (dekstre), 4,8 km
  • Reimersbach (Durbach) (dekstre), 5,2 km
  • Kedingerbach (maldekstre)
  • Bisbach (dekstre), 4,6 km
  • Breistroff (dekstre)

Hidrologio

Ĉe la enbuŝiĝo de Canner en la Mozelo la meza akvokvanto (MQ) estas 0,98 m³/s; La akvokolekta areo entenas 110,3 km².

En Koenigsmacker oni mezuris dum 40 jaroj (1971 - 2010) la averaĝa akvokvanto de la Canner.[1] La plej altan nivelon oni mezuris en la monatoj januaro kaj februaro. La plej alta nivelo la rivero atingas kun 1,92 m³/s en februaro. La plej malalta akvonivelo estas en aŭgusto kaj septembro kun 0,33m³/s.

La monata averaĝa forfluo (MQ) de la Canner en m³/s, mezurita en la hidrologia stacio Koenigsmacker

Referencoj

  1. Banque Hydro - A8732010 La Canner à Koenigsmacker Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine (Menüpunkt: Synthèse)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.