Burgo an Chaoil

Narrow Water Castle: rigardo al la sudo

La burgo an ChaoilNarrow Water Castle (skotgaele Caisleán an Chaoil, ulsterskote: Narra Wattèr)[1] estas burga ruino apud Warrenpoint en la nordirlanda graflando an Dúin. La loĝturo havas malgrandan kurtinon el la 16a jarcento. La ruino situas apud la ŝoseo A2 kaj ĉe la riverbordo de la rivero Newry , kiu ĉ. 1,6 km sude de la lago Carlingford elfluas. La burgo estis ekde 1956 propraĵo de la ŝtato.[2]

Historio

En la jaro 1212 Hugh de Lacy, la unua grafo de Ulster konstruigis sur sian teritorion loĝturon, por eviti atakojn al la urbo Newry el la rivero. En la 1560aj jaroj estis konstruitaj la loĝturo kaj la la kurtino. Temas pri loĝturo, kiu estis tipa por Irlando inter la 14a kaj la komenco de la 17a jarcento. Tiuj konstruaĵoj havas ortangulan horizontalan projekciaĵon kaj tri ĝis kvar etaĝojn.

La origina konstruaĵo estis detruita en la irlanda ribelo (1641).

La 27an de aŭgusto 1979 18 soldatoj de la brita armeo estis mortigitaj en atenco fare de la IRA apud Narrow Water Castle. Tiu atenco estis la atenco kiu okazigis la plej multajn mortintojn pri kiu IRA respondecis.[3]

Referencoj

  1. Jordan's Castle, Ulster-Scots-Übersetzung. Department of the Environment. Arkivigite je 2012-09-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirdato 21 oktobro 2015.
  2. Narrow Water Castle. Environment and Heritage Service NI - State Care Historic Monuments. Alirita 2015-10-21 .
  3. "On this day - 27 August: 1979: Soldiers die in Warrenpoint massacre", BBC News, 1979-08-27. Kontrolita 2015-10-21.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.