BlueGene

BlueGene/L estas komputilego far IBM. La unua modelo de la komputilego (en decembro de 2004) havis 16 muntujojn kaj en testaro Linpack prezentis 70,72 TFLOPS. Ĉiu muntujo havas po 1024 procesorojn kaj en testaro Linpack prezentis kalkulpovon de 6 TFLOPS. La duma modelo (por aprilo de 2005) de la komputilego duobligis kvanton de muntujoj (32 muntujoj), havas 32768 procesorojn kaj prezentis 135,3 TFLOPS en testaro Linpack kaj pintan de eĉ 183,5 TFLOPS. Estas planata duobligo de kvanto de muntujoj kaj atingo de 270 TFLOPS. BlueGene/L en formo de dua modelo devas uzi nur 1,6 MW (kio estas tre malmulte por tia forta komputilego). La komputilego estas tre kompakta: ĉiuj 32 blokoj okupas halon kompareblan kun teniskorto. Ankaŭ estas vendata komerca speco de la komputilego. eServer BlueGene Solution havas 5,7 % de la kalkulpovo de sia pliforta frato. Kostas la komputilegero nur 2 milionojn da dolaroj.
La nomo de la maŝino estas vortludo; anglalingve ĝi prononcatas kiel bluĝino. La blua koloro estas la koloro de IBM, kaj la silabo "gene" memorigas pri "genia".
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.