Bière VD
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bière |
| Bière VD | |
|---|---|
| Blazono de Bière | |
| Rigardo al Bière | |
| komunumo en Svislando • loĝloko | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Morges |
| Koordinatoj | 46° 32′ 17″ N 06° 19′ 59″ O / 46.53806 °N, 6.33306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 17″ N 06° 19′ 59″ O / 46.53806 °N, 6.33306 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1 674 |
| Areo | 25,01 km² |
| Alteco | 699 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1145 |
| Komunumkodo | 5425 |
| Situa mapo de Bière | |
Bière estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 674 loĝantojn je la 31-a de decembro 2022.
Geografio
Bière situas ĉe la suda piedo la Ĵurasa Montaro en distanco de proksimume 28 km okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj proksimume 43 km nordoriente de Ĝenevo. En la teritorio de la komunumo fontas la riveroj Aubonne, ties alfluanto Toleure kaj Veyron, ĉefa alfluanto de la rivero Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bièro, la armebazo kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 25,01 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo respektive por la armebazo kaj 6,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bière limas en nordokcidento al Le Chenit, en nordoriento al Berolle, en oriento al Ballens, en sudoriento al Yens, en sudoriento al Saint-Livres, en sudo al Montherod, en sudokcidento al Saubraz, kaj en okcidento al Gimel.
Trafiko
En Bière komenciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 128 al Morges. Apud Morges en distanco de proksimume 18 kilometroj de la komunumo situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1. La stacidomo de Bière estas la kapostacio de la Fervojo Bière-Apples-Morges, kiu ligiĝis kun la reto de Svisaj Federaciaj Fervojoj en Morges en 1895.
Vidindaĵoj
En loko nomata "Chatelard" eble estis kastelo. Hodiaŭ oni nomas "Kastelo" domon, kiu situas norde de la preĝejo.
La armebazo
La Federacia Svisa Armeo utiligas terenojn sude de la urbo de 1822; la artilerio instaliĝis en 1864; kazernoj estis konstruitaj en 1864. La armebazo tiel nomata "Place d'Armes de Bière" entenas lernejojn por rekrutoj pri infanterio kaj artilerio kaj la Centron Okcidentan de Instruo pri Artilerio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Berolle datiĝas el la jaro 1177 kiel Beria. Sur la komunuma teritorio oni trovis restaĵojn de fortikita romia restadejo. Pluraj familioj el inter ili la nobela familio de Bière posedis feŭdajn havaĵojn en Bière dum mezepoko. Al la evoluo de la vilaĝo kontribuis en la 12-a jarcento la Priorejo de Granda Sankt-Bernardo kaj la Frataro de la Sankta Spirito, kiuj posedis arbarojn kaj bienojn en Bière. Post la konkere de la priorejo fare de Berno en la jaro 1536 Bière fariĝis senjorujo kun propra tribunalo sub la administrado de la berna Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Aubonne, kiu tiam estis integrita surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Bière
- Bière (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de Bière
- Retejo de la armebazo Bière (germane, itale kaj france) Arkivigite je 2009-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bieère – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Placo de la vilaĝo (2020)
-
Armebazo de Bière
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






