Binaced

Binaced
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22510
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Matilde Herbera Ibarz
Demografio
Loĝantaro 1 694  (2025) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 0° 12′ O (mapo)41.8256430.20230100000001Koordinatoj: 41° 50′ N, 0° 12′ O (mapo) [+]
Alto 279 m [+]
Areo 78,489446 km² ( 784 8.9 446 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Binaced (Provinco Ŭesko)
Binaced (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Binaced
Binaced (Hispanio)
Binaced (Hispanio)
DEC
Situo de Binaced

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Binaced [+]
vdr

Binaced [binaZED] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio

Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Monzón, oriente de tiu de San Miguel del Cinca kaj norde de tiu de Albalate de Cinca.

La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Fraga. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca kaj enhavas ankaŭ la loĝlokon Valcarca [balKARka].

La loĝloko Binaced (279 msm) estas je 80 km de Huesko, provinca ĉefurbo, oriente de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-40 kiu komunikas kun Binéfar oriente kaj kun Alfántega kaj la akso de la rivero Cinca okcidente, dum norde ŝoseo komunikas kun la komarka ĉefurbo Monzono.

Historio

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La nomo Binaced devenas de la araba bajt Zajd بيت زيد ('la domo de Zajd'). La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Beceite, Vinaceite, Calaceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​[1].

La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono.

Preĝejo de Sankta Savinto de Valcarca.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro.

La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Binaced: oni malaltiĝis el 2 289 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 1 621 loĝantoj.

Aktualo

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de la 18-a jarcento.
  • Arkeologia kuŝejo.

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj el Valcarca:

  • Preĝejo de Sankta Savinto.
  • Ermitejo de Sant Elías de Valcarca.
  • Restaĵoj de islamdevena kastelo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Peña Gonzalvo, Javier (enero-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.

Bibliografio

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.