Bernard Blier
Bernard BLIER, naskiĝinta en Bonaero (Argentino) la 11-an de januaro 1916 kaj mortinta en Saint-Cloud la 29-an de marto 1989, estis franca aktoro. Pro la loko de sia naskiĝo, li havis ankaŭ argentinan ŝtatanecon. Produktiva aktoro, dum kvindek jaroj de la 1930-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj, li aperis en preskaŭ ducent filmoj. Li estis la patro de Bertrand Blier, naskiĝinta la 14-an de marto 1939 en Boulogne-Billancourt (Sejno), kiu estas franca reĝisoro, scenaristo kaj verkisto. Kelkaj filmoj1938: Entrée des artistes de Marc Allégret 1938 : Hôtel du Nord de Marcel Carné 1939 : Le jour se lève de Marcel Carné 1941 : L'Assassinat du père Noël de Christian-Jaque 1942 : La Symphonie fantastique de Christian-Jaque 1947 : Quai des Orfèvres de Henri-Georges Clouzot 1958 : Les Grandes Familles de Denys de La Patellière 1961 : Le Président de Henri Verneuil 1961 : Le cave se rebiffe de Gilles Grangier 1962 : Le Septième Juré de Georges Lautner 1963 : Les Tontons flingueurs de Georges Lautner 1964 : Cent mille dollars au soleil de Henri Verneuil 1965: Casanova 70 1966 : Le Grand Restaurant de Jacques Besnard |