Benny Begin

Benny Begin
Persona informo
זאב בנימין בגין
Naskiĝo 1-an de marto 1943 (1943-03-01) (83-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj anglahebrea vd
Loĝloko Jerusalemo vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo
Kolorada Ŝtata Universitato - Doktoro de Geologia Scienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Firmigo (Likud)
New Hope (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Menaĥem Begin Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Aliza Begin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o vd
Infanoj Avinadav Begin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geologo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo geologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ze'ev Binyamin "Benny" BEGIN (hebree זאב בנימין "בני" בגין, naskiĝis la 1-a de marto 1943 en Jerusalemo) estas israela geologo, politikisto (Likud) kaj ŝtatisto, la filo de iama israela ĉefministro Menachem Begin.[1]

Kariero

Begin studis geologion ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Post diplomiĝo, li laboris ĉe la Geologia Enketo de Israelo. En 1978, li ricevis sian doktorecon pri geologio de la Ŝtata Universitato de Koloradio.

Li estas la filo de la antaŭa ĉefministro Menaĥem Begin kaj - kiel lia patro - membro de la konservativa-liberala frakcio de la Likud.

Ekde 1988, li estis Likud-membro de la Kneset. En 1993, li estis destinita sukcedi Jicĥak Ŝamir kiel Likud-partiestro, sed estis venkita de Benjamin Netanjahu en la voĉdonado. En la registaro de Netanjahu (1996-1999), li funkciis kiel Ministro pri Scienco, Kulturo kaj Sportoj de la 18-a de junio 1996 ĝis la 16-a de januaro 1997.[2]

En 1997, Begin demisiis proteste kontraŭ la Protokolo de Hebron.[3] En 1999, kun la subteno de Jicĥak Ŝamir, li fondis la partion Herut-Hatnu'a HaLeumit, kiu vidis sin kiel posteulo de la partio Ĥerut fondita de lia patro kaj kunlaboris kun aliaj israelaj partioj, kiuj ankaŭ malakceptis la Pacprocezon de Oslo kaj la dividon de Hebron.[4] La partio malsukcesis en la Kneset-elektoj de 2003 kaj ne sukcesis trapasi la 2-procentan sojlon en 2006, do Begin kaj liaj kolegoj realiĝis al la Likud antaŭ la Kneset-elektoj de 2009. De 2009 ĝis 2013, li ankaŭ estis parto de la dua registaro de ĉefministro Benjamin Netanjahu. Li denove estis en la Kneset de 2015 ĝis 2019 kaj lastfoje de 2021 ĝis 2022.

Familio

Li estas edziĝinta al Ruth (naskita Ŝuar), kiun li renkontis dum sia militservo, kaj ili havas ses infanojn. Unu el ili, Majoro Jonatan Begin, F-16- piloto en la Israela Aerarmeo, mortis en trejna akcidento la 27-an de marto 2000.[5]  Alia filo, Avinadav Begin, estas artisto, anarkiisto kaj socia aktivulo, aktiva en la lukto kontraŭ la Cisjordania Barilo. [6]

Referencoj

  1. "Begin, Ze'ev Benjamin (Benny) (1943–)," (https://www.encyclopedia.com/politics/dictionaries-thesauruses-pictures-and-press-releases/begin-zeev-benjamin-benny-1943)
  2. Haaretz, Nadav Shragai, "Begin: The Return of the Prince Who Hated Politics," 2 November 2008.
  3. Globes, Globes reporters, "Government Approves Hebron Protocol," 16 January 1997.
  4. Globes, Zvi Lavi, "Benny Begin Resigns: 'I’ve Become a Public Representative Without a Public,'" 23 May 1999.
  5. Globes, Atim, "Debris from the F-16 Found; The Pilots are Missing," 29 March 2000.
  6. Ynet, Amihai Shilo, "Not Menahem, Begin," 22 February 2010.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.