Bellwald

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fürgangen-Bellwald Talstation (stacidomo).
Bellwald
Blazono de Bellwald
Blazono de Bellwald
Blazono de Bellwald
Bellwald
Bellwald
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 25′ 41″ N 8° 9′ 18″ O / 46.42806 °N, 8.15500 °O / 46.42806; 8.15500 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 41″ N 8° 9′ 18″ O / 46.42806 °N, 8.15500 °O / 46.42806; 8.15500 (mapo)

Map

Areo 13,69 km²
Alteco 1560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3997
Komunumkodo 6052
Mapo de Bellwald
Mapo de Bellwald
Situa mapo de Bellwald
vdr

Bellwald estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Bellwald Bellwald situas en Supra Valezo alte super la valo de Rodano. La komunuma teritorio en sudo etendiĝas ĝis la valfundo al la riverbordo. La vilaĝo mem situas sur suna teraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bellwald, Ried kaj Egg sur la montteraso super la valo, Bodma en la valo de Fiesch, kaj Fürgangen en la valfundo, kie troviĝas la kantona ĉefvojo kaj la stacidomo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,69 km², de kiuj 17,6% estas kovritaj de arbaro, 43,8% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bellwald limas en okcidento kaj nordo al Fieschertal, en nordnordoriento al Grafschaft, en nordoriento al Blitzingen, en oriento al Niederwald, en sudo al Ernen, kaj en sudsudokcidento al Fiesch.

Trafiko

Tra Bellwald pasas en la valo la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt kaj la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo. De la stacidomo en la valo aertelfero kaj mallarĝa kurba veturvojo kondukas al la vilaĝoj sur la sunaj terasoj de alte super la rodanvalo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bellwald datiĝas el la jaro 1273 kiel Beliwalt. La vilaĝetoj kuniĝis en la jaro 1384 en la kamparana gildo kaj kreis akvajn regularojn en la jaro 1371 kaj 1436, akvopaŝtejan regularon en la jaro 1499 kaj civitanajn statutojn en la jaro 1555. Bellwald estis dum mezepoko unu de la kvartaloj de la valeza Dekono Goms. Post la konstruo de la fervojo en la jaro 1915 kaj la aertelfero en la jaro 1956 komenciĝis forta evoluo de la turismo.[3]

Monda naturheredaĵo

Esenca parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[4]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Monda heredaĵo de UNESKO

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.