Beaudignies

Beaudignies
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento  Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59057 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59057
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 574  (2023) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 14′ N, 3° 36′ O (mapo)50.2369444444443.5927777777778Koordinatoj: 50° 14′ N, 3° 36′ O (mapo) [+]
Alto 65 m - 131 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,92 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Beaudignies (Nord)
Beaudignies (Nord)
DEC
Situo de Beaudignies
Beaudignies (Francio)
Beaudignies (Francio)
DEC
Situo de Beaudignies

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beaudignies [+]
vdr

Beaudignies estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2023 en la komunumo vivis 574 loĝantoj sur areo de 7,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 72 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio

Beaudignies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge.

La vilaĝo Beaudignies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaudignies etendiĝas sur 7,92 km².

Historio

Fine de la Unua mondmilito, la vilaĝo troviĝis ĉe la vojo de la novzelandaj soldatoj, kiuj iris direkte al Solesmes.

Vidindaĵoj

En Beaudignies estas fortikigita preĝejo. Ĝi estis rekonstruita en 1823 sed konservis sian dikan ĉefturon.

Lokaj famuloj

Henry James Nicholas, serĝento de la regimento de Canterbury, estis unu el la plej frutempaj herooj de la novzelanda nacio : li mortis en Beaudignies dum la Unua mondmilito.

Administrado

Beaudignies apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.