Barrio

Barrio
filmo
Originala titolo Barrio
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2 okt. 1998
Ĝenro drama filmo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Fernando León de Aranoa
Produktisto(j) Elías Querejeta
Scenaro Fernando León de Aranoa
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Hechos Contra el Decoro
Rolantoj Críspulo Cabezas • Eloi Yebra • Marieta Orozco • Alicia Sánchez • Enrique Villén • Francisco Algora • Chete Lera • Daniel Guzmán
Produktinta firmao Sogetel
Honorigoj Q6351672Q27517873 • Silver Shell for Best Director • Goya Award for Best Director • Goya Award for Best Original Screenplay • Goya Award for Best New Actor
IMDb
vdr

Barrio (kvartalo) estas hispana drama filmo de 1998 reĝisorita de Fernando León de Aranoa.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Javier, Manuel kaj Raimundo estas amikoj kaj kolegoj de mezlernejo. Ili estas adoleskuloj (nek plenkreskuloj nek infanoj), en aĝo en kiu oni parolas multe pri junulinoj sed malmulte kun ili mem. Ili kunhavas ankaŭ la vivon en la malriĉa kvartalo, la someran varmon kaj multajn problemojn. Protagonisto estas la kvartalo mem, de grandaj domblokoj el briko kaj malagrabla arkitekturo. Unu el ili estas picliveranto kiu ne disponas de motorciklo kaj devas fari la taskon piede aŭ buse. Alia suferas batadon el la patro. Dume milionoj da loĝantoj de la grandurbo forferias al marbordo. La triopo vidas tion nur el montrofenestro de vojaĝagentejo, de kie oni ŝtelas figuron de reklambelulino. Unu el la triopo venkas en loterio kaj ricevas grandiozan akvoskoteron, sed ili ne povas transporti ĝin nek veturi al lago, maro ktp., do oni lokigas ĝin ĉetrotuare kaj la amikoj rigardas ĝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

  • Críspulo Cabezas (Raimundo)
  • Timy Benito (Javier)
  • Eloi Yebra (Manuel)
  • Marieta Orozco (Susi, fratino de Javier)
  • Alicia Sánchez (Carmen, patrino de Javier)
  • Enrique Villén (Ricardo, patro de Javier)
  • Francisco Algora (Ángel, patro de Manuel)
  • Chete Lera (policano)

Komentoj

La filmo ricevis tri Goja-premiojn plus kvar pliajn nomumojn, Arĝentan Konkon en la Donostia Kinfestivalo kaj plurajn aliajn premiojn kaj nomumojn.[1]

La filmadon oni faris en Madrido.[2]

Referencoj

  1. «Medallas del CEC a la producción española de 1998». CEC. Arkivita el originalo la 22an de decembro 2015. Konsultita la 16an de oktobro 2016.
  2. Silvestre, Por María Aller kaj Juan (15a de majo 2019). «Las mejores películas con Madrid como protagonista». Fotogramas. Konsultita la 11an de marto 2021.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.