Balotejo
Balotejo estas ĉambro en kiu okazas baloto.


En Francio
En Francio, la balotejoj plej ofte situas interne de urbodomoj, de kvartalaj urbodomoj kaj de unugradaj lernejoj aŭ de taŭga ejo, indikita par prefekta dekreto sekve de propono de la urbestro[1], responsa pri organizado de la balotoj en sia municipo. De 2005, balotejo devas est alirebla de handikapuloj[2].
Tie estas tablo por la balotiloj kaj kovertoj, unu aŭ pluraj balotbudoj kaj tablo dur kiu estos instalitaj la balotilujo kaj kopio de la listo de balotantaro por ricevi la subskribojn de la balotintoj, same kiel la personoj responsaj pri la bona disvolviĝo de la baloto.
La stabo de balotejo konsistas el prezidanto (la urbestro, vicurbestro, kaj, kiam estas multaj balotejoj en municipo, municipa konsiliano, aŭ eĉ persono komisiita de la urbestro se estas pli da balotejoj ol da elektitoj), sekretario kaj almenaŭ du asistantoj, kiuj reprezentas la kandidatojn aŭ la listoj[3]
Ĉiuj diskutoj de la balotantoj estas malpermesitaj interne de la balotejoj[4].
En la balotejo okazas la voĉnombrado[5], kaj la protokolo, subskribita de ĉiuj stabanoj de la balotejo kaj de ĉiuj delegitoj de kandidatoj, estas sendita al la prefektejo por aglomerado kaj kontrolo.
En Svislando
En Svislando, la balotejoj estas plej ofte instalitaj interne de la municipa administracio kaj en lernejoj. Ĉiu balotanto ricevas perpoŝte balotajn dokumentojn (balotiloj kaj balotkarto) kaj povas voĉdoni perkoresponde perpoŝte se la responda letero alvenas antaŭ tempolimo kaj estas sufiĉe afrankita. Eblas ankaŭ enmeti la respondan leteron en leterskatolojn de la administracio ĝis en la vendredo antaŭanta la balotan tagon.
En la balotejo estas stampilo por validig kartojn, unu aŭ pluraj balotbudoj kaj tablo, kie staras du aŭ pluraj balotilujoj, unu por la balotiloj kaj alia por la legitimaj kartoj, same kiel kopio de la registrolibro de balotantaro utila por ricevi la subskribojn de la balotantoj. Se estas pluraj temoj submetataj al balotado, povas esti balotilujo aparta por ĉiu temo. Personoj elektitaj aŭ nomumitaj de la municipa estraro, estas komisiitaj pri bona disvolviĝo de la baloto.
La voĉnombrado estas publika. Ĉiu municipo sendas sian rezulton al la prefektejo, poste al sia kantona kancelierejo, kiu validigas la baloton, kantonan aŭ federacian.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
- Demokratio
- Balota proceduro
- Balota kampanjo
- Balota fraŭdo
- Balota afiŝado
- Balotilo • Listo de balotantaro • balotbudo • balotilujo
Eksteraj ligiloj
- Marc Nadeau (2005). Leĝo de la 29-a de julio 1913 por certigi sekretecon kaj liberecon de voĉdonado, same kiel sincerecon de la balotaj operacioj. Arkivita el la originalo je 2011-09-18. Alirita la 6-an de majo 2012 .
Bibliografio
- Garrigou, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.