Balgach

Balgach
Flago de Balgach
Kastelo Heerbrugg en Balgach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 763140 / 252156 (mapo)47.49.6Koordinatoj: 47° 24′ N, 9° 36′ O; CH1903: 763140 / 252156 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 4136
Areo 6,52 km²
Alteco 404 m super marnivelo
Poŝtkodo 9436
Komunumkodo 3232
Mapo de Balgach
vdr

Balgach estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4 136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Balgach situas en la Suba Rejnvalo inter Sankt-Margreto kaj Altstätten rekte sub la apencelaj montetoj. La orientan limon de Balgach formas la kanalo Rheintaler Binnenkanal, kiu akvigas kaj senakvigas la ebenaĵon inter la apencelaj montetoj kaj la Rejno. Sur la teritorio de la komunumo Balgach situas ankaŭ parto de la municipo Heerbrugg kaj precipe la Kastelo Heerbrugg. La komunumo limas en oriento al la apencelaj komunumoj Reute AI en Kantono Apencelo Interna kaj Oberegg AI en Kantono Apencelo Ekstera. Sudoriente ĝi limas al Rebstein, sudokcidente al Oberriet SG, okcidente al Diepoldsau kaj Widnau kaj norde al Berneck.

Trafiko

Per lokaj aŭtobusoj kaj poŝtaŭtobusoj Balgach estas konektita kun la stacidomo de Heerbrugg, kiu situas sur la teritorio de la najbara komunumo Au-Heerbrugg kaj Altstätten SG. Ankaŭ la nacia aŭtostrato A13 facile atingeblas.

Ekonomio

Tradicie Balgach estis vinkultivada komunumo, kion ĝi restis ĝis hodiaŭ. Post la konstruo de la fervojo en la jaro 1958 en Heerbrugg estiĝis grava industria setlejo kaj ankaŭ en Balgach mem instaliĝis pli kaj pli da industrio. Tiel ekzemple la instrumentkonstruisto Leica Geosystems AG havas sian sidejon en Balgach.

Historio

La unua skriba mencio de Balgach datiĝas el dokumento de la jaro 890891 kiel Palgaa. La dokumento temas pri reĝa bieno. En la jaro 1347 la Libersinjoroj von Sax transdonis siajn voktrajrojn pri la bieno Balgach al la virina Abatejo Lindau. En la jaro 1510 la Monaĥejo Sankt-Galo akiris la regadon de Balgach. Ĝis la jaro 1798 Balgach estis parto de la kamparvoktejo Rejnvalo. En la jaro 1803 Balgach fariĝis memstara politika komunumo en la nove fondita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.