Azdarar

Azdarar (armene: Ազդարար ) (prononcata Aztarar en okcidenta armena ) estis la unua armenlingva gazeto iam ajn publikigita. Ĝi estis establita la 16-an de oktobro 1794 en la urbo Madraso (nun Ĉenajo ) en Barato fare de pastro Harutjun Ŝmavonjan[1][2][3]. Ĝi estas ankaŭ unua ne anglalingva gazeto publikigita en Barato. La monata periodaĵo traktis ĉefe kulturajn kaj historiajn aferojn.
Azdarar daŭris jaron kaj duono ĝis marto 1796. Dum tiu periodo, patro Ŝmavonjan publikigis 18 numerojn, 965 paĝojn entute.
Aliaj armenaj periodaj eldonaĵoj en Barato
La publikigo de Azdarar en Madraso en 1794 kulminis per serio de aliaj pioniraj armenlingvaj publikaĵoj en aliaj urboj de Barato inkluzive de Oĝanaspjurian (en la armena Օճանասփիւռեան) en 1815 en Bombajo, Hajeli Galgatjan (en la armena Հայելի Կալկաթեան kun la signifo Kolkata Spegulo en la armena) en Kolkato en 1820 kaj Ŝtemaran (armene Շտեմարան kun la signifo deponejo en la armena) en 1821 ankaŭ en Kolkato, multe pli frue antaŭ Konstantinopolo (Istanbulo) kie la unua armena perioda eldonaĵo ekvidis la lumon nur en 1832.
Nova eldonaĵo
Azdarar estas publikaĵo sub la sama nomo rekomencita en 2007, en Kolkato, Barato, post 210 jaroj de la ĉesigo de la originala eldono, kiel iniciato de armen-usona astrofizikisto Nora Andreasjan-Tomas.
Azdarar estas eldonata ĉiumonate en Kolkato, dum la originala historia eldonaĵo estis en Madraso. Ĝi estas kolora magazino kun averaĝe 40 koloraj paĝoj.
Referencoj
- ↑ Mesrovb Jacob Seth. (1937) Armenians in India, from the Earliest Times to the Present Day: A Work of Original Research. Asian Educational Services, p. 597. ISBN 978-81-206-0812-2.
- ↑ Sebouh Aslanian. (4an de majo 2011) From the Indian Ocean to the Mediterranean: The Global Trade Networks of Armenian Merchants from New Julfa. University of California Press, p. 87–. ISBN 978-0-520-94757-3.
- ↑ October 16 is Armenian Press Day. Panorama. (16an de oktobro 2015). Alirita 24an de junio 2016 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.