Asperulo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La planto Asperulo [1] (laŭ la latina biologia terminaro Galium odoratum, antaŭe ankaŭ Asperula odorata) apartenas al la planta familio Rubiacoj, samkiel la kafoplanto. La tradiciaj nomoj de la planto asperulo en naciaj lingvoj aludas al ĝia kresko en arbaroj – ekzemple la angla nomo "Woodruff", la franca "Reine du bois" kaj la germana "Waldmeister".
Priskribo
La planto estas plurjara kaj havas simplajn tigojn kun kvarangula diametro. La folioj komence de printempo helverdas, poste intense malhelverdas, havas rande haretojn kaj grupiĝas sesope, supre okope, ĉirkaŭ la tigo.
La brile blankaj, sonoriloforme stelaj floroj videblas dum majo.
Disvastiĝo
Tiu palearktisa planto troviĝas en meza, orienta kaj suda Eŭropo, en Nordafriko kaj en okcidenta Azio.
Ĝi kreskas en ombroriĉaj arbaroj, aparte en fagoarbaroj riĉaj je diversaj herboj. Se la planto kresku en ĝardeno, ĝi devas havi similajn kondiĉoj, do bezonas multe da ombro fare de arboj kaj/aŭ arbustoj.
Enhavaĵo
En la verdaj plantopartoj de asperulo ekzistas la kemia substanco ‚‚Kumarino’’, kiu kreas specifan, agrablan odoron kaj aromon.
Utiligo
Asperulaj plantoj kolektiĝas dum majo kaj junio. La verda ekstrakto, riĉa je kumarino, tradicie precipe uziĝas por diversaj trinkaĵoj, el inter kiuj kelkaj specoj estas miksitaj kun alkoholo. Aparte en Germanio tradicie aprezatas miksaĵo el asperulo, fruktosukoj, akvo kaj vino, kiun oni miksas dum majo, ĉerpas el grandaj vitraj bovloj kaj laŭ la bovla ujo nomas Maibowle, kaj biero kun asperula siropo, kiu estas tipa por la urbo Berlino kaj ĉirkaŭaĵo kaj kiu nomiĝas Berliner Weiße mit Schuß (ekzistas kaj verda variaĵo kun asperulo, kaj ruĝa variaĵo kun framba siropo).
Krom limonadoj (do nealkoholaj trinkaĵoj kun minerala akvo, aromo kaj citrona acido) kun asperula gusto ekzistas ĝelatinaj desertoj asperulogustaj (germane grüne Götterspeise) kaj glaciaĵo kun asperula aromo. Ĉar la substanco kumarino en tre grandaj dozoj povas esti venena, ekde la jaro 1981 en Germanio la tradicia uzo de asperulo en komerce venditaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj malpermesatas kaj ekde tiam uziĝas artefaritaj aromoj, kiuj tre proksime imitas la guston. La origine armena limonado Tarĥuno nun produktata en Rusio, kiu same aspektas verde kaj kies gusto tre similas al tio de asperulo, malgraŭ la supozo de unua gustumo tamen ‚‚‚ne’’’ enhavas tiun ĉi aromon, sed ekstrakton de estragono.
En homeopatio la esenco de freŝaj folioj kolektataj antaŭ la florado de la planto en potenciĝo D1 kaj D2 uziĝas por kuracado de metrito kaj kolpito. En tradicia medicino la planto ankaŭ utiligatas kiel kontraŭspasmigilo kaj en kazo de iktero, do aparte granda stresiĝo de la organo hepato.
Ebla veneniĝo
Post enkorpigo de tre grandaj kvantoj da asperuloj aŭ asperula ekstrakto (kilogramoj da pura ekstrakto) pro la substanco kumarino povas ekesti kapdoloro, kapturniĝo kaj vom(em)o. En ekstreme grandaj dozoj eĉ priskribitas centraj paralizoj kaj ĉeso de spontana spirado. La tradiciaj nutraĵoj, kiuj uzas asperulan aromon, tamen enhavas tiom etajn kvantojn da kumarino, ke veneniĝo neniel estas timinda: trinkado aŭ manĝado de tiom grandaj kvantoj, kiuj kaŭzus koncentriĝon de kumarino en dozo ek-veneniga, fizike ne eblus (dum veneniĝo pro la alkoholo en la asperulaj trinkaĵoj alkohol-enhavaj tutcerte eblas...).
La malpermeso de natura asperulo en komerce venditaj trinkaĵoj do pli estas jure preventa ago ol rezulto de konkrete timindaj veneniĝoj.
Referencoj
- ↑ La Esperanta-Rusa Vortaro (E.A. Bokarev) eld. 1982, p. 63, proponas ankaŭ "asperolo"
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


