Apollo 3

Apollo 3
muzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Fondo 2006
Oficiala retejo apollo3.tv
Muzikistaro
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Apollo 3 estas germanlingva popmuzika grupo, fondita en 2006 kaj aktiva ĝis meze de la 2010-aj jaroj, kiu konsistis el la tri junuloj Henry Horn (naskiĝis la  25-an de junio 1997 (nun 1997-06-25), do nun 28-jara), Marvin Schlatter (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1996 (nun 1996-08-25), do nun 29-jara) kaj Dario Flick (naskiĝis la  5-an de januaro 1997 (nun 1997-01-05), do nun 29-jara). La tri junuloj kune fondis la grupon en 2006.

Grupa historio

La muzikgrupanoj venas el Kolonjo kaj kunmuzikis jam en aĝo de naŭ jaroj. Kiam ili dekjariĝis en 2007, ilia klasa instruistino atentiĝis pri ilia muzika talento kaj kontaktigis la triopon kun la muzikproduktisto Niko Floss. Ilian unuan kompaktdiskan muzikan albumon en 2009 produktis la renoma firmao Sony Music Entertainment. Ĝi interalie enhavas la kanton Superhelden ("heroegoj"), kiu iĝis la titola melodio de la kineja filmo Vorstadtkrokodile de 2009. En la momento de publikigo de la albumo la grupa kantisto estis 11-jara, kaj la du aliaj grupanoj 12-jaraj.

Siajn unuajn grandajn rolojn kiel aktoroj la triopanoj havis en la jaro 2010 kadre de la futbala filmo Die Teufelskicker flanke de aliaj infanoj, sed ankaŭ flanke de la plenkreskaj aktoroj Diana Amft, Benno Fürmann, Reiner Schöne kaj Armin Rohde. Ankaŭ en la daŭriga filmo, produktata en 2012, ili havas la samajn filmajn ĉefrolojn.

Diskografio

Albumoj

  • Apollo 3 (2009)
  • 2010 (2010)

Unuopaĵoj

  • Superhelden ("heroegoj", 2009) - titola muzikaĵo de la kineja filmo Vorstadtkrokodile 1 de 2009
  • Startschuss ("startpafo", 2009)
  • Chaos ("ĥaoso", 2010)
  • Unverwundbar ("nevundebla", 2010)
  • Überflieger ("superfluganto", 2011)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.