Anna Mark
| Anna Mark | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Márkus Anna Ilona |
| Naskiĝo | 13-an de julio 1928 en Budapeŝto |
| Morto | 17-an de januaro 2026 (97-jaraĝa) en Parizo |
| Lingvoj | franca • hungara |
| Loĝloko | Budapeŝto • Sarbruko • Parizo |
| Ŝtataneco | Francio |
| Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1946–1950) |
| Familio | |
| Edz(in)o | János Pilinszky |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo scenografo |
Anna Mark, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj origine Márkus Anna [mArkuŝ] estas hungardevena pentristo, grafikisto, ilustristo. Ŝia unua edzo estis János Pilinszky.
Anna Mark[1] naskiĝis la 13-an de julio 1928 en Budapeŝto.
Biografio
Anna Mark maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1950. Ŝia majstro estis Róbert Berény. Inter 1950-1956 ŝi laboris en metiejo de Pupteatro (Budapeŝto), poste ŝi disidis al Okcidenta Germanio kaj vivis en Sarbruko kiel superrealisma artisto. En 1959 ŝi translokiĝis al Parizo kaj ŝiaj pentraĵoj estis abstraktaj, baldaŭ ŝi kreis tiel vastajn pentraĵojn, ke ili estis jam reliefoj. Ekde 1964 ŝi ekspoziciis en Francio kaj Okcidenta Germanio, ekde 1981 ankaŭ en sia naskiĝlando. Ekde 1980 ŝi eldonis siajn artistajn librojn kaj ankaŭ ilustris librojn. En la jaroj 1982 kaj 1983 ŝi ricevis stipendion. Ŝi kreis ankaŭ krajonajn desegnaĵojn kaj guaŝajn pentraĵojn per serigrafio. Ŝi edziniĝis en 1955, post monatoj ŝi divorcis, en Parizo ŝi denove edziniĝis.
Ŝiaj solaj ekspozicioj (elekto)
- Parizo (1964, ekde 1974 tre ofte)
- Bufalo (1967)
- Londono (1971)
- Zuriko (1974)
- Hanovro (1981, 1984, 1986)
- Leer (1989)
- Budapeŝto (1990, 2004)
Ŝiaj grupaj ekspozicioj (elekto)
- Parizo (ekde 1965 tre ofte)
- Laŭzano (1969)
- Nottingham (1973)
- Duisburg (1981)
- Budapeŝto (1981, 1988, 1991, 1992)
- Hanovro (1983, 1987, 1989)
- Munkeno, Kolonjo (1987)
- Rennes, Szentendre (1996)
- Lieĝo, Strasburgo (1999)
Ŝiaj libroj (elekto)
- Concerto (1980)
- Genèse (1983)
- Petit Glossaire (1983)
- Heraklit Fragmente (1984)
- Un dessein pour chaque mois (1995)
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

