Ananda Devi
| Ananda Devi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 23-an de marto 1957 (69-jaraĝa) en Trois Boutiques | ||||
| Lingvoj | franca • angla vd | ||||
| Loĝloko | Ferney-Voltaire vd | ||||
| Ŝtataneco | Maŭricio Francio | ||||
| Alma mater | Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto novelisto romanisto verkisto | ||||
| Laborkampo | beletro | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ananda Devi Nirsimloo-Anenden, ankaŭ konata kiel Ananda DEVI, (naskita la 23-an de marto 1957, en Trois Boutiques, Maŭricio) estas orient-afrika (maŭricia) verkistino, kiu skribas en la franca kaj nuntempe loĝanta en Francio.[1][2] Ŝi estas la ricevanto de la Neustadt-premio en 2024, konata kiel la "usona Nobel".
Vivo
Ŝiaj gepatroj estas de hinda origino kaj telugua deveno. Ŝi kreskis en plurlingva medio (franca, angla, kreola, telugua). Ŝi komencis skribi en frua aĝo. En la aĝo de 15 jaroj, ŝia rakonto gajnis la Premion de Radio Francio. Ŝi debutis per libro de noveloj en 1977. Ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Londono (Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj) kun grado en socia antropologio. Ŝi pasigis plurajn jarojn en Kongo-Brazavilo. Ekde 1989, kiam ŝia unua romano estis publikigita, ŝi loĝas proksime de Ĝenevo, en Ferney-Voltaire. Devi estas edziniĝinta al filmreĝisoro Harricrisna Anenden.[3][4]
Kun la komenco de la 21-a jarcento, Devi sukcesis akiri ĉiam kreskantan legantaron. Samtempe, la 2000-aj jaroj estis produktiva periodo por Devi, dum kiu ŝi publikigis plurajn romanojn, precipe ĉe la pariza eldonejo Éditions Gallimard. Ŝia plej signifa verko estas la romano Ève de ses décombres (2006), kiu ricevis favorajn recenzojn kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn. Aldone al pluraj noveloj, ŝi ankaŭ komencis eldoni poezion. Devi verkas en la franca; ŝiaj verkoj ankaŭ estis tradukitaj en aliajn lingvojn - foje de ŝi mem. Ŝiaj tekstoj ofte okazas en Maŭricio, kaj la multkultureco de la insulo estas centra referencpunkto en ŝia verko.[5] La ideoj de postkoloniismo estas fundamenta kolono de ŝia verko.[6] Samtempe, Devi ofte esploras la konservadon de virineco en marĝenigitaj socikulturaj sferoj. Literatura akademiulino Amaleena Damlé priskribas la literaturan stilon de Devi kiel "intiman, poezian kaj lirikan stilon."[5]
Verkaro (elekto)
- Rue La Poudrière (1998)
- Le Voile de Drapaudi (1993)
- L’Abre fouet (1997)
- Moi, l’interdite (2000)
- Pagli (2001)
- La Vie de Joséphin le Fou (2003)
- Ewa ze swych zgliszcz (org. Ève de ses décombres, 2006)
- Zielone sari (2009)
- Le Rire des déesses, Grasset, (2021)
- Deux malles et une marmite Grasset, (2022)
Referencoj
- ↑ Ananda Devi. The Institute of Modern Languages Research. Arkivita el la originalo je 2015-01-09. Alirita 2015-01-09 .
- ↑ Ananda Devi Nirsimloo Anenden. WorldCat. Alirita 2022-12-01 .
- ↑ (2010) “Narrating the City: Documentary or Fiction in Harrikrisna Anenden's "La Cathédrale"”, French Forum 35 (2/3), p. 115–134. doi:10.1353/frf.2010.0009. 161247419. Alirita 25 October 2020..
- ↑ Harrikrishna Anenden: Écrire avec la lumière en restant dans l'ombre. L'Express. Alirita 2018-08-11 .
- ↑ 5,0 5,1 Amaleena Damlé: Ananda Devi. En: ilcs.sas.ac.uk. Instituto de Lingvoj, Kulturoj kaj Societoj , alirita la 2-an de decembro 2023 (en la angla).
- ↑ Recenzo de Houman Barekat: The Living Days de Ananda Devi - rakonto pri ekspluatado. En: theguardian.com. The Guardian , 3-a de januaro 2020 , alirita la 2-an de decembro 2023 (en la angla).
Eksteraj ligiloj
- Ananda Devi. Île en île. Lehman College.
(france)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

