Amreli

Amreli
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 365601
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo)21.61666666666771.233333333333Koordinatoj: 21° 37′ N, 71° 14′ O (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Horzono UTC + 05:30
Amreli (Guĝarato)
Amreli (Guĝarato)
DEC
Situo de Amreli
Amreli (Barato)
Amreli (Barato)
DEC
Situo de Amreli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amreli [+]
vdr

Amreli, laŭ guĝarata lingvo અમરેલી, laŭ hindia lingvo अमरेली estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Inundo en Amreli

Demografio

Amreli havis populacion de 146 014 en 2021[1] kun legopovo de 78%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

Amreli situas sur ebenaĵo en meza parto de duoninsulo Katiavaro 128 metrojn super la marnivelo. Ĝasdan troviĝas 48, Gondal 61, Ĝetpur 65, Botad 78, Mahuva 79, Ĝunagad 80, Bhavnagar 98, Veraval 118, Porbandar 167, Surat 173, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 210, Vadodara 216, Mumbajo 338, tutlanda ĉefurbo Delhio 986, Kolkato 1769 kilometrojn (aere) [1].

Historio

Onidire en 534 post Kristo Amreli jam ekzistis sub nomo Anumanĝi, baldaŭ Amlik, Amravati kaj Girvanvalli, sed la mitologia nomo estis Amravali. Inter la restaĵoj de la praa urbo restis memorŝtonoj kaj du malnovaj temploj. La moderna Amreli originis el 1793. En la frua 19-a jarcento la urbeto evoluis multe. Dum naskiĝo de Barato en 1947 multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.

Lingvoj

En Amreli la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas akceptata la ankaŭ angla kaj hindia.

Religioj

En Amreli plejparto de la populacio estas hinduoj, iomete muslimoj.

Eduko

En Amreli pri universitatoj informoj ne estis trovitaj.

Klimato

En Amreli jare pluvas averaĝe 562 mm. Inter junio kaj septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, sed inter decembro-aprilo praktike ne pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 20-34  °C.

Trafiko

Amreli estas aligita al la landa fervoja reto. 6 vojoj kuras al la urbego. La mapo signas loke flughavenon, sed pri la funkcio informoj ne estis trovitaj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.